Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ================================================================== GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 166 2003-04-22 ================================================================== Enhavo: 1. UEA.ORG: kiel trovi Amerikon? 2. La redaktoro savita de malkontaktiĝo 3. La domo ne montriĝis disfalonta 4. IIK: Infanoj el multaj landoj UEA.ORG: KIEL TROVI AMERIKON? ---------------------------------------------------- La retejo UEA.ORG komence de aprilo ricevis novan pli modernan aspekton kaj grandparte aktualigitan enhavon. Laŭ multnombraj reeĥoj la vizitantoj trovas, ke en ĝi nun eblas pli facile orientiĝi, ke la paĝoj pli rapide malfermiĝas kaj ke la retejo aspektas profesiece kaj donas agrablan impreson. Enhave la retejo pli proksimiĝis al la Gvidlibro pri Esperanto-movado: ĉi tie oni trovas listojn de E-kursejoj, liston de la universitatoj, en kiuj oni instruas Esperanton (kompilitan de G. Pirlot), listojn de fakaj E-asocioj, regularojn, varbilojn, artikolojn kaj multegajn aliajn utilajn informojn - entute preskaŭ 1000 paĝojn. Draste renovigita estis la parto \"Landoj\". La informoj estas aktualigitaj (kaj daŭre aktualigataj laŭ venantaj informoj) kaj iĝis pli facile alireblaj. Tio okazas ne nur ĉar la paĝoj troviĝas malpli profunde en la strukturo de la retejo, sed ankaŭ ĉar ĉiu el ili ekhavis aldone mallongan kaj facile konjekteblan adreson. Do, ekzemple la paĝon kun informoj pri E-organizoj en Germanio oni povas nun atingi per la adreso http://germanio.uea.org, kio estas ja pli simpla kaj belaspekta adreso ol la fakta - http://uea.org/landoj/okcidenta_europo/germanio.html. Tute simile oni povas atingi ajnan alian lando-paĝon: http://brazilo.uea.org, http://japanio.uea.org k.s. Aperis ankaŭ \"kontinentaj\" mallongigoj: http://ameriko.uea.org, http://afriko.uea.org, http://azio.uea.org... - tiuj gvidas al la paĝoj de la regionaj komisionoj de UEA. La reorganizajn laborojn en la retejo faris Dirk Bindmann, kiu prizorgis la novan aspekton kaj navigadon, Joost Witteveen, funkciiginta la sistemon de mallongaj landaj adresoj kaj Andrej Grigorjevskij, efektiviginta rekodigon kaj aktualigon de la enhavo. * * * * * LA REDAKTORO SAVITA DE MALKONTAKTIĜO ----------------------------------------------------------------------- Subite iĝis neuzebla la ĝisnuna privata retadreso de Stano Marĉek, la redaktoro de la revuo \"Esperanto\" - marcek@esperanto.sk. Li petas ne plu uzi tiun adreson, sed sendi ĉion al la oficiala plusenda adreso revuo@uea.org, kiu jam estas redirektita al la nova poŝtkesto revuo@nextra.sk. Feliĉe en la eldonaĵoj de UEA ĉiam estis indikita la plusenda adreso, tio donas grandan esperon, ke plejparte la kontribuaĵoj al la revuo ne perdiĝos. Cetere, ekde la fino de majo ne plu validos la antaŭa retadreso de la estrarano de UEA pri informado Andrej Grigorjevskij - andreo@mailru.com (ve, kutime uzita en UEA-eldonaĵoj ĝis la plej lasta tempo). Anstataŭ ĝi bonvolu uzi por kontaktoj, koncernantaj retajn aferojn de UEA adreson reto@uea.org, por la aliaj - andrej@co.uea.org. * * * * * LA DOMO NE MONTRIĜIS DISFALONTA ------------------------------------------------------------- Finfine ni havas agrablan novaĵon el la Centra Oficejo: konstruadaj fakuloj, kiuj esploris la domon komence de aprilo trovis, ke ĝi malgraŭ sia aĝo (ĝi estis kontruita en 1887-a jaro) restas fortika kaj eltenema. Tio donas al la Asocio multe pli da spirospaco en la planado pri la estonto de la Oficejo kaj eventuala nova konstruaĵo. Ja laŭ la sama raporto la riparado de la nuna konstruaĵo ne plu kompareblas laŭkoste kun la konstruado aŭ aĉeto de tute nova oficejo kun proksimume samaj parametroj. * * * * * IIK: INFANOJ EL MULTAJ LANDOJ ------------------------------------------------ Kiel kutime, okazos paralele kun la Universala Kongreso en Gotenburgo aparta internacia aranĝo por infanoj. Jam aliĝis al la Internacia Infana Kongreseto infanoj el Francio, Hungario, Kubo, Norvegio, Rumanio, kaj Svedio, kun interesiĝoj el Britio, Germanio kaj Japanio. Ni havas kvar gvidantojn, du svedlingvaj, kaj bonvenigas pliajn infanojn. Ili estu inter 6 kaj 13-jaraj kaj kapablu paroli Esperanton. Ĝis la 31a de majo partopreno kostas 245 eŭrojn (215 por B-landanoj). Tio inkluzivas loĝigon, ĉiujn manĝojn kaj la programon. La kongreseto okazos en Lerum, 18 km. for de Gotenburgo, en loko nomita Knappekulla. Ni loĝos en lignaj dometoj ĉirkaŭ centra manĝejo kaj kunvenejo. Tuj apude estas freŝakva lago kun sabla fundo kaj tre pura akvo. Estas plie arbaro kun mirteloj, loko por libere ludi kaj futbal-tereno. Promenaj vojetoj preterpasas vilaoj, somerdometojn kaj unu/du farmbienojn kun bestoj. Riĉa programo estas en preparo. En Boros, 50 km for, trovighas granda bestoghardeno kun elefantoj (elefantido ĵus naskighis) ĝirafoj, delfenoj, nordaj bestoj k.t.p. Eblas uzi la buson por ekskurso tien. Oni kunportu manĝon kaj sidu en la parko. Petu aliĝilojn kaj anoncu aliĝojn al: Stefan MacGill, Pannonia u. 30, I, 6, HU-1136 Budapest, Hungario stefan.macgill@galamb.net. Pagojn direktu al la Centra Oficejo de UEA au via enlanda kongresa peranto. Pliajn informojn kaj elpreseblan aliĝilon oni vidas ĉe la hejmpaĝo de UEA, sub \"Kongresoj\". Stefan MacGill * * * * * Tiun ĉi kaj ĉiujn antaŭajn Gazetarajn Komunikojn de UEA vi povas legi en la retejo www.uea.org: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/ La retliston abonas 90 personoj -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.komunikoj&email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com