Informa Kanalo Abonu.Com

==================================================================
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 166
2003-04-22
==================================================================

Enhavo:

1. UEA.ORG: kiel trovi Amerikon?
2. La redaktoro savita de malkontaktiĝo
3. La domo ne montriĝis disfalonta
4. IIK: Infanoj el multaj landoj

UEA.ORG: KIEL TROVI AMERIKON?
----------------------------------------------------

La retejo UEA.ORG komence de aprilo ricevis novan pli modernan aspekton kaj
grandparte aktualigitan enhavon. Laŭ multnombraj reeĥoj la vizitantoj
trovas, ke en ĝi nun eblas pli facile orientiĝi, ke la paĝoj pli rapide
malfermiĝas kaj ke la retejo aspektas profesiece kaj donas agrablan
impreson.

Enhave la retejo pli proksimiĝis al la Gvidlibro pri Esperanto-movado: ĉi
tie oni trovas listojn de E-kursejoj, liston de la universitatoj, en kiuj
oni instruas Esperanton (kompilitan de G. Pirlot), listojn de fakaj
E-asocioj, regularojn, varbilojn, artikolojn kaj multegajn aliajn utilajn
informojn - entute preskaŭ 1000 paĝojn.

Draste renovigita estis la parto \"Landoj\". La informoj estas aktualigitaj
(kaj daŭre aktualigataj laŭ venantaj informoj) kaj iĝis pli facile
alireblaj. Tio okazas ne nur ĉar la paĝoj troviĝas malpli profunde en la
strukturo de la retejo, sed ankaŭ ĉar ĉiu el ili ekhavis aldone mallongan
kaj facile konjekteblan adreson.

Do, ekzemple la paĝon kun informoj pri E-organizoj en Germanio oni povas
nun atingi per la adreso http://germanio.uea.org, kio estas ja pli simpla
kaj belaspekta adreso ol la fakta -
http://uea.org/landoj/okcidenta_europo/germanio.html. Tute simile oni povas
atingi ajnan alian lando-paĝon: http://brazilo.uea.org,
http://japanio.uea.org k.s.

Aperis ankaŭ \"kontinentaj\" mallongigoj: http://ameriko.uea.org,
http://afriko.uea.org, http://azio.uea.org... - tiuj gvidas al la paĝoj de
la regionaj komisionoj de UEA.

La reorganizajn laborojn en la retejo faris Dirk Bindmann, kiu prizorgis la
novan aspekton kaj navigadon, Joost Witteveen, funkciiginta la sistemon de
mallongaj landaj adresoj kaj Andrej Grigorjevskij, efektiviginta rekodigon
kaj aktualigon de la enhavo.

     

LA REDAKTORO SAVITA DE MALKONTAKTIĜO
-----------------------------------------------------------------------

Subite iĝis neuzebla la ĝisnuna privata retadreso de Stano Marĉek, la
redaktoro de la revuo \"Esperanto\" - marcek@esperanto.sk. Li petas ne plu
uzi
tiun adreson, sed sendi ĉion al la oficiala plusenda adreso revuo@uea.org,
kiu jam estas redirektita al la nova poŝtkesto revuo@nextra.sk. Feliĉe en
la eldonaĵoj de UEA ĉiam estis indikita la plusenda adreso, tio donas
grandan esperon, ke plejparte la kontribuaĵoj al la revuo ne perdiĝos.

Cetere, ekde la fino de majo ne plu validos la antaŭa retadreso de la
estrarano de UEA pri informado Andrej Grigorjevskij - andreo@mailru.com (ve,
kutime uzita en UEA-eldonaĵoj ĝis la plej lasta tempo). Anstataŭ ĝi
bonvolu uzi por kontaktoj, koncernantaj retajn aferojn de UEA adreson
reto@uea.org, por la aliaj - andrej@co.uea.org.


     

LA DOMO NE MONTRIĜIS DISFALONTA
-------------------------------------------------------------

Finfine ni havas agrablan novaĵon el la Centra Oficejo:  konstruadaj
fakuloj, kiuj esploris la domon komence de aprilo trovis, ke ĝi
malgraŭ sia aĝo (ĝi estis kontruita en 1887-a jaro) restas fortika kaj
eltenema.

Tio donas al la Asocio multe pli da spirospaco en la planado pri la estonto
de la Oficejo kaj eventuala nova konstruaĵo. Ja laŭ la sama raporto la
riparado de la nuna konstruaĵo ne plu kompareblas laŭkoste kun la
konstruado aŭ aĉeto de tute nova oficejo kun proksimume samaj parametroj.

     

IIK: INFANOJ EL MULTAJ LANDOJ
------------------------------------------------

Kiel kutime, okazos paralele kun la Universala Kongreso en Gotenburgo aparta
internacia aranĝo por infanoj. Jam aliĝis al la Internacia Infana
Kongreseto infanoj el Francio, Hungario, Kubo, Norvegio, Rumanio, kaj
Svedio, kun interesiĝoj el Britio, Germanio kaj Japanio. Ni havas kvar
gvidantojn, du svedlingvaj, kaj bonvenigas pliajn infanojn. Ili estu inter 6
kaj 13-jaraj kaj kapablu paroli Esperanton. Ĝis la 31a de majo partopreno
kostas 245 eŭrojn (215 por B-landanoj). Tio inkluzivas loĝigon, ĉiujn
manĝojn kaj la programon.

La kongreseto okazos en Lerum, 18 km. for de Gotenburgo, en loko nomita
Knappekulla. Ni loĝos en lignaj dometoj ĉirkaŭ centra manĝejo kaj
kunvenejo. Tuj apude estas freŝakva lago kun sabla fundo kaj tre pura akvo.
Estas plie arbaro kun mirteloj, loko por libere ludi kaj futbal-tereno.
Promenaj vojetoj preterpasas vilaoj, somerdometojn kaj unu/du farmbienojn
kun bestoj.

Riĉa programo estas en preparo. En Boros, 50 km for, trovighas granda
bestoghardeno kun elefantoj (elefantido ĵus naskighis) ĝirafoj, delfenoj,
nordaj bestoj k.t.p. Eblas uzi la buson por ekskurso tien. Oni kunportu
manĝon kaj sidu en la parko.

Petu aliĝilojn kaj anoncu aliĝojn al: Stefan MacGill, Pannonia u. 30, I,
6, HU-1136 Budapest, Hungario stefan.macgill@galamb.net. Pagojn direktu al
la Centra Oficejo de UEA au via enlanda kongresa peranto. Pliajn informojn
kaj elpreseblan aliĝilon oni vidas ĉe la hejmpaĝo de UEA, sub
\"Kongresoj\".


Stefan MacGill


     

Tiun ĉi kaj ĉiujn antaŭajn Gazetarajn Komunikojn de UEA vi povas legi en
la retejo www.uea.org: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/

Retlisto 'Gazetaraj Komunikoj de UEA'

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu