| Informa Kanalo Abonu.Com |
* * * * *
UEA ricevis de nemovada fondaĵo subvencion de 20 mil eŭroj por okazigi laborojn pri reordigo kaj esplorado de la stato de Biblioteko Hector Hodler. Sekve de la esploroj devus aperi konkretaj rekomendoj pri la plej efikaj vojoj konservi kaj utiligi por la publiko la librajn trezorojn de la Biblioteko. Tiuj rekomendoj estos prezentataj al la fondaĵo, surbaze de kio ĝi povos decidi pri disponeblo de signife pli granda sumo por konservado de la biblioteko.
Kadre de la projekto la 1-an de februaro en la CO eklaboris provizora oficisto - Ziko Marcus Sikosek (Germanio), konata kiel la aŭtoro de unu el la plej diskutataj primovadaj libroj de la lastaj jaroj - "Esperanto sen mitoj". Ziko estas magistro pri historio, staĝinta en kelkaj arkivoj kaj bibliotekoj en Germanio.
La Biblioteko Hector Hodler estas unu el la plej grandaj Esperanto-bibliotekoj, kun proksimume 20.000 libroj, cetere kun periodaĵoj, manuskriptoj, fotoj, sondiskoj kaj aliaj kolektaĵoj.
BHH okupas en la Centra Oficejo tri ĉambrojn, nome Kanado, Aŭstralio kaj Simon Saft.
---> Pli pri Biblioteko Hector Hodler kaj Ziko Marcus Sikosek vi povas legi en la retejo uea.org: parto "Servoj" - "Biblioteko".
* * * * *
La rubriko en Juna amiko por etuloj La Unua Etaĝo (LUE) transiros al nova prizorganto, Monika Molnar, kiu havas grandan sperton krei allogan materialon por infanetoj kaj krome havas konvenan desegno-kapablon. Tion atestas ŝia kontribuo al la lernolibro Okulo kaj ĝia gvidilo. La triopo MacGill forlasos la rubrikon LUE, sed plue kontribuos, verkante por la sekva aĝ-grupo - en kiun kreskis du trionoj de la triopo. Eventuale neniu sukcesos malhelpi ties evoluon al nova rubriko: precipe pro la tuja evidenteco de konvena akronimo: Venu En Nian Duan Etaĝon (VENDE). Nomu ĝin tiel aŭ ne, jen la nova enhavo. Karina daŭrigos sian serion de interesaj faktoj pri bestoj, ĉar en la mondo ekzistas pli ol elefantoj, ŝarkoj, rosmaroj kaj kobajoj. En la unua numero por 2003 vi legos pri okapioj. Tie Hajnal prezentos sian unuan memfaritan krucvortenigmon. Paĉjo revivigas rolulojn kreitajn por la lernilo Okulo. Tra la jaro aperos seria aventuro de la detektivo Mira, kun ŝiaj infanaj amikoj Kati kaj Riko, kaj ilia hundeto Bozo. Ĝi disvolviĝos parte en rakonta, parte en bild-stria formato. Ĝis la fino, la legantoj povos helpi al Mira solvi la teruran misteron.
Alia novaĵo estos la rearanĝo de materialo, por loki facile alireblajn artikolojn taŭgaj por ĉiuj aĝ-grupoj komence de la revuo, kun pli specialigita materialo fine. Legantoj rimarkos ankaŭ teknikajn ŝanĝojn. Ni ne plu spicos la tekstojn per numeroj por la vort-klarigoj. Tio faciligos la fluan legadon. Vortoj bezonantaj klarigon aperos en alfabeta listigo; sekve nur se leganto ne scias signifon de vorto kaj ne povas decidi ĝin el la kunteksto, eblas serĉi ĝin en la alfabeta listo. Kiu jam komprenis, plulegos trankvile. Pro simila kialo, ni ne plu uzos apostrofojn por indiki vort-dividojn. Ni ja uzos divido-strekojn iom pli ol oni kutimas - sed resume, la lingvaĵo de Juna amiko aspektos kiel tiu en "normalaj" gazetoj. Nur ke la uzitaj vortoj restos zorge elektitaj, por ke legantoj de ĉiu nivelo povos ĝui la revuon.
Pri aliaj evoluoj, rakontas la redaktoro, Geza Kurucz: "La revuo konservos sian ĝeneralan trajton, ĉar ni konscias, ke nia merkato ankoraŭ ne povas vivteni specifajn periodaĵojn por apartaj aĝgrupoj aŭ interesosferoj. Ni plu celos ĉiujn komencantojn (malgraŭ ke ekzistas dumonata gazeto "Komencanto" redaktata de Viktor Kudrjavcev, sed ĝi servas grandparte komencantajn verkistojn kaj ĵurnalistojn). Ni daŭre celas kontentigi la lingvajn kaj kulturajn interesojn de pluraj kaj diversaj tavoloj laŭ aĝo kaj profesio, hobio, kaj volas eduki al amikeco kaj solidareco tutmondaj.
Krom tio, ni intencas prepari la legantojn al aktiva argumentado por Esperanto. Tiucele ni eksperimentis pasintjare per "Verda paĝo", kiun ni iom modifos ĉi-jare, ni faros ĝin dialogforma, t.e. lingve kaj stile pli facila kaj vivproksima.
Per la kvizo, kiu same estos reformita, ni esperas altiri krom individuojn ankaŭ apartajn kvizoklubojn, ni celas, do, ĉiujn legantojn ekde komencantoj infanaj ĝis progresantoj plenaĝaj.
Unu el niaj ĉefaj taskoj estas revenigo de la paĝo INTERKULTURO, sed tio havas antaŭkondiĉon, nome, necesas kelkaj aktivaj IK-klasoj. Ni faros ĉion eblan por mobilizi la geknabojn kaj iliajn instruistojn."
UEA kaj perantoj en trideko da landoj peras abonojn por la revuo. Ekzistas du tarifoj laŭ pagipovo: 12 kaj 6 eŭroj/dolaroj, kun grandaj rabatoj por kvantaj mendoj.
Kun anticipa danko pro via vigla varbado,
Stefan MacGill kaj Monika Molnar
* * * * *
La 21-a de februaro estas ĉiujara Tago de gepatra lingvo, proklamita de Unesko. Ĉi-jare laŭ la propono de Brusela Kominikada Centro UEA preparis deklaron pri la Tago, kies teksto, tradukita al kelkaj lingvoj estas diverslande transdonata al amaskomunikiloj.
La tekston de la Deklaro en Esperanto vi povas legi ĉi tie: http://uea.org/esperanto_p/dokumentoj/deklaroj/gepatraj_lingvoj.html
* * * * *
En UEA.ORG aperis reta mendilo por la 88-a UK. Interesiĝantoj povas trovi ĝin en la parto Kongresoj - 88-a UK - Reta mendilo.
Apude oni povas konsulti la plenan tekston de la Dua Bulteno de la UK en Gotenburgo.
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com | Malabonu |