Informa Kanalo Abonu.Com

Gazetaraj Komunikoj
de UEA

N-ro 164 (2003-01-22)

Enhavo:
  1. Nova fondaĵo ĉe UEA: EDUKADO
  2. Enketado pri la Delegita Reto

NOVA FONDAĴO ĈE UEA: EDUKADO

La estraro de UEA ĵus voĉdonis por starigi novan fondaĵon, kies nomo klarigas ties funkcion: EDUKADO.

Ĝi estas fondaĵo por kolekti financan subtenon por la kampo de Edukado/Instruado. Ĝis nun la instruado de Esperanto (unu el la prioritatoj de la nun valida labor-plano) estis subtenata esence de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, ILEI, per sia negranda buĝeto kaj per la helpo, kiun UEA donis ĉiujare al ILEI el sia propra buĝeto.

Nun individuaj esperantistoj, kiuj opinias, ke gravas instruado de Esperanto kaj pli ĝenerale edukado pri Esperanto, havas plian eblecon direkti sian helpon al la ĝusta loko.

Kiel pri aliaj fondaĵoj oni povas indiki ke oni deziras, ke la donaco eniru la Kapitalon Edukado. En tiu kazo nur la rento estos uzata por elspezoj, dum la kapitalo restos por doni renton ankaŭ en postaj jaroj.

Nun, kiam ILEI provas lanĉi la duan periodon de la internacia instrua projekto INTERKULTURO, estas evidente, ke helpo (almenaŭ en la formo de lernolibroj por lernantoj en landoj je malforta ekonomia nivelo) estas ege necesa.

Oni povas donaci per la kutimaj konto de UEA kun la indiko "por Fondaĵo Edukado" aŭ "por Kapitalo Edukado"

Renato Corsetti
prezidanto de UEA

Mauro La Torre
prezidanto de ILEI

ENKETADO PRI LA DELEGITA RETO

Fine de decembro 2002 al entute 871 rete atingeblaj delegitoj de 75 landoj, kies nomoj estis publikigitaj en Jarlibro 2001, estis dissendita enketilo kun la peto respondi, ĉu iu petis ilin pri la servoj en la periodo inter publikigoj de Jarlibro 2001 kaj 2002 (mezo de somero 2001 kaj septembro 2002).

Malgraŭ jarŝanĝaj festoj la delegitoj aktive reeĥis kaj sume ĝis la 21-a de januaro 2003 al la enketo respondis 455 delegitoj de 65 landoj.

Montriĝis, ke jes estis petitaj servoj de 244 (54%) delegitoj. dum 179 (39%) delegitoj neniam ricevis petojn por iliaj delegitaj servoj. 32 (7%) delegitoj ne certas, ĉu la ricevitaj petoj rilatas al ilia delegiteco aŭ venis per aliaj kanaloj.

La delegitoj, menciintaj ciferojn, ricevis kaj plenumis 418 informpetojn pri siaj lando aŭ urbo, 653-foje peris informojn pri lokaj e-istoj kaj E-grupoj, 488-foje estis kontaktitaj fakcele, kio sume signifas 1559 servojn.

Krom tio, kutime ekster siaj delegitaj devoj, ili ricevis 256-foje petojn pri gastigado, 495-foje - korespondpetojn, minimume 342-foje alispecajn petojn (de simple neordinaraj ĝis monpetadoj).

Pli detale pri la rezultoj vi povas legi en la retejo UEA.ORG - en la parto Servoj aŭ iam baldaŭ - en la revuo Esperanto.


Retlisto 'Gazetaraj Komunikoj de UEA'

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu