| Informa Kanalo Abonu.Com |
Aperis
kaj estas dissendita al la membroj la Jarlibro de UEA por la 2002-a jaro.
Ĉi-jare ĝi ŝanĝis la multjaran aspekton kaj anstataŭ
abstrakta fono sur la kovrilo ŝvebas aerbalono kun surskribo "Esperanto".
La enhavo de la baza movada manlibro restas fidela al la plurjardekaj tradicioj - informoj pri la Asocio, pri Landaj kaj Fakaj Asocioj de UEA, pri TEJO... Kaj, certe, la Delegita Reto, en kiu ĉi-jare oni trovos 1934 delegitojn el 95 landoj.
La okuloj de la multjaraj uzintoj de Jarlibro tuj kaptos aron da novaĵoj ankaŭ en la prezento de la enhavo. Ŝanĝiĝis la litertipo, alimaniere estas prezentitaj la telefonkodoj - sed ĉefe la retadresoj. "Ne estas la mia!" - jen la unuaj reagoj de pluraj. Ja anstataŭ iliaj kutimaj retadresoj estas indikitaj plusendaj adresoj kodo@uea.org. Tia adreso, kies unua parto kreiĝas el la UEA-kodo de la membro, redirektas la senditan al ĝi poŝton al la aktuala retadreso, registrita en la datumbazoj de UEA. La CO esperas, ke la redirektaj retadresoj estos pli oportunaj kaj fidindaj ol sufiĉe efemeraj oficaj aŭ hejmaj retadresoj, pluraj el kiuj malvalidiĝas baldaŭ post la publikigo de la nova Jarlibro - jen pro ŝanĝo de retprovizanto, jen pro tro granda kvanto da spamo, jen pro misfunkcioj de la antaŭa poŝtservilo, jen pro multaj aliaj kialoj.
Bedaŭrinde, la libro aperis kelkajn monatojn pli malfrue ol estis esperite. La Ĝenerala Direktoro de UEA Trevor Steele klarigis la kaŭzojn tiel:
"Pro la ŝanĝiĝo de oficistoj la Jarlibro eĉ ne havis fiksan redaktanton ĝis aprilo. Alia problemo estis, ke informoj senditaj al antaŭaj oficistoj de landaj asocioj ne ĉiam estis facile troveblaj, kaj ni devis en kelkaj kazoj ripeti petojn pri adresoj, estraroj ktp. Ne ĉiu landa asocio respondis tiel rapide, kiel ni esperis. Sed la plej grava kaŭzo de la prokrasto estis la bezono modernigi la datumbazon, kies reformado okupis pli da tempo ol estis planite. Ĉi-jare ni faris serion da mispaŝoj, kiel ofte okazas al novuloj. Tamen ni lernis de tiuj spertoj, kaj venontjare la Jarlibro venos al siaj legantoj multe pli frue. Cetere, la konvertado de la datumbazo montriĝos ege utila en nia estonta agado, ne nur por pretigo de la Jarlibro. Ni baldaŭ anoncos gravajn ŝanĝojn de la financa servo".
La estraro de UEA kaj la Centra Oficejo estas vere ĉagrenitaj pro la okazinta malfruo kaj petas pardonon kaj komprenemon pri tio al la membroj. Ni penos fari, ke tiu malfruo estu la lasta dum la proksimaj jaroj.
La CO informas, ke la statistiko de UEA pri la asociaj membroj, anoncita en julio ne estis ĝusta. Aŭ pli konkrete: ĝi ne estis ĝusta vidpunkte de la tradicia metodo kalkuli la asociajn membrojn. Laŭ tiu metodo oni kalkulas la asociajn membrojn ne en tiu jaro por kiu la landaj asocioj pagis, sed en tiu dum kiu venis la mono. Laŭ la tradicia kalkulmetodo la tuta membraro en 2001 devus esti 19263, sed ne la anoncitaj 21317.
Pasis kvar monatoj ekde la momento, kiam komence de junio la retejo Esperanto.net estis refunkciigita sub la administrado de UEA. Dum tiu tempo en ĝi estis registritaj 125 mil vizitoj - averaĝe ĉ. 1000 vizitoj ĉiutage. Monaton post monato la kvanto de la vizitantoj kreskas kaj en septembro da tiuj jam estis ĉ. 32 mil!
Ĉe serĉado de vorto "Esperanto" la retejo estas montrata sur la unua pozicio de la plej grandaj serĉmaŝinoj kiel Google, AltaVista, Yahoo! kaj kelkaj aliaj.
La retejo nun prezentas informojn pri Esperanto en 57 lingvoj de la mondo kaj ilia nombro daŭre kreskas.
Kiel jam estis anoncite por la 87-a UK en Fortaleza aliĝis entute 1483 personoj. El 1483 aliĝintoj reale venis kaj partoprenis 1076 (73%). El ili 621 (58%) estis brazilanoj kaj 455 (42%) reprezentis la ceteran mondon. Inter la nevenintaj 307 la proporcio estas inversa: ne venis 129 aliĝintaj brazilanoj kaj 178 alilandanoj.
(Laŭ informo de la Konstanta Kongresa Sekretario Nikola Raŝiĉ).
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com | Malabonu |