Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ================================================================== GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 158 2002-09-16 ================================================================== Enhavo: 1. Alvoko partopreni en la Ago-tago-2002 2. Nova reta servo de UEA 3. El la Kongresa Komuniko * * * * * ALVOKO PARTOPRENI EN LA AGO-TAGO-2002 Karaj aktivuloj de landaj E-movadoj! Jen denove venis la aŭtuno, denove proksimiĝas la tempo de la tradicia Ago-tago - ĉi-jare la 5-an de oktobro. Se vi jam decidis, kion vi faros dum ĝi bonvolu sciigi pri tio al Andrej Grigorjevskij, estrarano de UEA pri informado - andreo@mailru.com. Surbaze de tio estos kompilita komuna listo de planataj agadoj, kiun vi povos mencii dum intervjuoj al gazetaro, ĝi utilos ankaŭ por scii, ke vi agas tiutage ne solaj. Se vi ankoraŭ ne decidis, kion okazigi, jen kelkaj sugestoj, akumulitaj el diversaj fontoj (nenio nova, tamen eble io al vi utilos): Plej multaj homoj en verŝajne ajna lando ne scias, kio estas Esperanto. El tiuj, kiuj scias, pluraj pensas, ke tio estas fiaskinta projekto, ne plu uzata aŭ eĉ neniam uzita. Tial se danke al via aktiveco dum la Ago-tago tiu situacio iomete ŝanĝiĝos pozitivdirekte, tio estos tre bona atingo. * Vi povas i.a. okazigi surstratan manifestacion - al kiu necesas nepre inviti reprezentantojn de amaskomunikiloj, dum kiu oni disdonu informfoliojn pri Esperanto, rakontu pri ĝi al interesiĝantoj. Preferindas, ke la manifestacio havu klarajn sloganojn. * Vi povas organizi ekspoziciojn de E-libroj en lokaj bibliotekoj. Por tio havu pli fortan efikon, nepre klopodu sciigi pri ili al la amaskomunikiloj. * Vi povas dispendigi informfoliojn pri E-o en publikaj lokoj, i.a. en bibliotekoj, lernejoj, universitatoj. Se ili pendos relative longe, ilia efiko povas esti eĉ pli granda ol de unuhora manifestacio. * Vi povas interkonsenti pri intervjuoj, anoncoj, informaj programoj en viaj lokaj televidoj, radiostacioj, ĵurnaloj. Lokaj amaskomunikiloj estas la plej legataj! Kaj certe, vi povas fari eĉ pli grandiozajn agadojn. Pliaj sugestoj estas bonvenaj! Pliaj agadoj - des pli! Andrej Grigorjevskij * * * * * NOVA RETA SERVO DE UEA La kvarlitera UEA-kodo ekde nun estas pli ol datumbaza indiko. Dank'al Joost Witteveen, la prizorganto de la oficejaj komputiloj, ĝi akiris plian funkcion - la retadresan. Ĉiu individua membro de UEA, kies retadreson la CO posedas, ricevis personan adreson en la domajno uea.org, komenciĝantan per la kvarlitera UEA-kodo. Do, ekzemple ĉar la prezidanto de UEA Renato Corsetti havas kodon 'retk-v', li ricevis personan adreson retk@uea.org. La adreso estas nur plusenda, oni ne ricevas propran poŝtkeston en la servilo de UEA, ajna poŝto veninta al ĝi simple redirektiĝas al la baza retadreso de la UEA-membro, sciata de la CO-datumbazo. Tre gravas noti, ke la poŝto venanta al la personaj uea-retadresoj, estas kontrolata pri Esperanteco! Ne E-aj leteroj ne estas plusendataj. La filtrado okazas surbaze de relative simpla kontrolo: se en la letero estas almenaŭ unu el kvin jenaj "magiaj" vortoj - Esperanto, saluton, estas, dankon, bonvolu - ĝi estas plusendata. Alikaze al la sendinto venas afabla E-lingva aŭtomata respondo (i.a. meze de la teksto mencianta la "magiajn vortojn"), ke ne-Esperantaj leteroj ne estas plusendataj. Tamen, se la filtrado ne plaĉas, oni rajtas ĝin forŝalti. Peti pri tio vi povas, sendante mesaĝon al la sekretario de la CO Atie van Zeist sekretario@co.uea.org. Al la sama adreso vi estas petataj anonci, se via baza retadreso ŝanĝiĝis. UEA petas zorgeme uzi la servon - ne uzi ĝin por amasaj sendadoj al esperantistoj, ne plusendi per ĝi grandegajn dosierojn. La celo de la servo estas plifaciligi kontaktojn inter UEA-membroj kaj amikan kunlaboron. Ĝi estis kreita kadre de laboroj pri plia enretigo de UEA-agado kaj ĝiaj servoj. * * * * * El LA KONGRESA KOMUNIKO PRI UK EN GOTENBRUGO Tre bela kaj informplena kolora broŝuro kun detala urbomapo, kun multaj utilaj detaloj, estas dissendita al ĉiuj individuaj membroj de UEA, kongresaj perantoj kaj al la landaj asocioj. Centra Oficejo de UEA sendos ĝin volonte kaj senpage ankaŭ al via grupo aŭ loka klubo, tuj post la akcepto de via peto. Se vi organizas iun E-aranĝon la Unua Bulteno estas la plej taŭga enmetaĵo en la dokumentujon de via aranĝo: bv. tiam peti pli grandajn kvantojn. Jam estas produktita bela afiŝo (formato A1) de la UK-2003 en Gotenburgo. Ĝi estas havebla ĉe la Centra Oficejo kontraŭ pago de sendokostoj (3 EUR). La kongresa glumarko estas ideala surgluaĵo por viaj kovertoj, dum tiu ĉi gotenburga jaro. Mendeblaj ĉe la Libroservo de UEA (1 folio kun 12 markoj) kontraŭ 1,2 EUR (plus la sendokostoj). (Plene la Kongresa Komuniko legeblas en www.uea.org/kongresoj - UK-2003) * * * * * Tiun ĉi kaj ĉiujn antaŭajn Gazetarajn Komunikojn de UEA vi povas trovi en la retejo www.uea.org - en la parto "Gazetaraj Komunikoj". -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.komunikoj http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com