| Informa Kanalo Abonu.Com |
Enhavo:
Mi havas la honoron direkti miajn salutvortojn al la partoprenantoj de la 87-a Universala Kongreso de Esperanto en Fortalezo, Brazilo.
Unesko donas apartan gravecon al la antaŭenigo de kulturo de paco inter la popoloj. Ni estas konvinkitaj, ke nur pli bona interkompreniĝo inter la popoloj kaj pri la diversaj aspektoj de ilia kulturo povos kontribui al tiu celo. Unesko dankas Universalan Esperanto-Asocion pro ĝia fideleco esprimi la idealojn de nia organizaĵo en siaj diversaj aranĝoj tra la mondo.
Fakte, neregistara organizaĵo, kiel la via, laboras en la sama spirito de niaj celoj kaj partoprenas de multaj jaroj en la klopodo antaŭenigi kulturon de paco.
Pli bona interkompreniĝo inter la popoloj ne koncepteblas sen kultura interŝanĝo realigata pere de lingvo. Lingvo samtempe estas la garantio de kultura historio kaj la komunikilo, kiu ebligas, ke kulturoj iru unu al la alia, ke kreiĝu pontoj inter malsamaj pensmanieroj kaj per tio, ke estu atingita reciproka pliriĉiĝo, kaj lingva, kaj spirita, por iri la direkton de kulturo de paco. Danke al la komenca konsciiĝo pri lingvaj malsimilaĵoj fine oni konsciiĝas pri la kulturaj diversecoj kaj okazas ilia akcepto.
La laboro de Unesko pri edukado, interkomunikado kaj kulturo strebas subteni multlingvecon kaj ŝirmi lingvan diversecon en la nuna tutmondiĝo; valorigado de diverseco, tamen, ne estu preteksto al perforto; tute male tion konceptas nia organizaĵo nur kiel toleremon kaj spiritan pliriĉiĝon, por lukti kontraŭ konfliktoj. Tio konsistigas kunligon de niaj du lingvaj sintenoj, kiuj evidente trafas saman fincelon tra la mondo, tio estas pli bona interkomunikiĝo kaj interkono inter civilizoj.
Mi esprimas bondezirojn por plena sukceso de via nuna kongreso.
John Daniel
Asista Ĝenerala Direktoro pri Edukado
* * * * *
Sinjoro Prezidanto
Gesinjoroj Honoraj Gastoj
Estimataj Gekongresanoj
Saluton al vi, karaj Geamikoj kunvenintaj por kongresi en la bela kaj gastama urbo FORTALEZA. Ne ĉeestante mi mem persone, mi tamen troviĝas tie kun vi per mia koro kaj per miaj pensoj.
Iam diris la Filozofo: "Homo estas vivanta speco kreita por la diverseco; mi ne kapablus estiĝi mi mem se la Alia ne ekzistus". Ĝuste pri tiu diverseco vi proponas debati: pri la diverseco kiu ne plu devas esti minaco, sed estas ŝanco, estas bezono: diverseco la homaron ĉiaspece riĉiganta.
Brazilo, lando, kiun mi havis la ŝancon ekkoni kaj tuj ekami, ŝajnas esti la lando perfekte taŭga por viaj debatoj. Ĝi ja estas la lando de plej multenombra diverseco: diverseco de la naturo, diverseco de gentoj tie vivantaj, diverseco de kulturoj, de kutimoj, de vivmanieroj; la lando fiere ĝuanta sian diversecon, la lando kies diversnatura loĝantaro emas al la "granda rondo familia".
Ni bone memoru, ke diverseco malkomprenata, tial maltolerata, tial malamon generanta, estis, laŭ la legendo, rimarkita de la juna LUDOVIKO, tial inspirita krei ilon de interhoma toleremo. Nia lingvo internacia trovas sian fonton en la volo kompreni kaj estimi diversecon de la Alia, por ke tiu diverseco ne plu estu minaco sed fariĝu nia granda ŝanco.
Mi deziras al viaj debatoj fruktodonajn konkludojn kun tutmonda eĥo; mi deziras ke la Kongreso estu plua paŝo antaŭen sur la vojo disvastigi niajn noblajn idealojn.
Louis C. Zaleski-Zamenhof
* * * * *
La literatura edukejo Paatalo-Instituto en Taivalkoski, Finnlando, havas por la tria fojo Esperanto-branĉon en sia fabelkonkurso, kiu okazas ekde 1993 kaj estas la plej konata en sia speco en la lando. La Instituto estas nomita laŭ Kalle Paatalo (1919-2000), populara verkisto naskiĝinta en Taivalkoski, kaj ĝia direktoro estas Osmo Buller.
La konkurso estas aŭspiciata de UEA.
Estas tri kategorioj:
Rajtas partopreni individuoj aŭ grupoj (ekz. lernejaj klasoj). Individuaj kaj grupaj verkoj estos taksitaj aparte. La longeco de la verkoj ne estas fiksita. En la skribado aŭ tajpado plenkreskulo rajtas teknike helpi laŭ sia konscienco. La konkursaĵoj alvenu ĝis la 20-a de septembro 2002 ĉe la adreso:
Paatalo-Instituto PL 39 FI- 93401 TAIVALKOSKI, Finnlando
Oni skribu sur la koverto la vorton "Fabelkonkurso". Oni uzu kaŝnomon kaj menciu, ĉu temas pri grupo aŭ unuopulo. La nomo, adreso, naskiĝdato kaj (se eble) telefonnumero aŭ retadreso de la konkursanto estu en aparta koverteto. Pli da informoj ĉe la komisiito: S-ino Aini Vaaraniemi Vaarajarventie 26 A FI-93590 VANHALA, Finnlando
| http://abonu.com/
Retadreso: ask@abonu.com | Malabonu |