Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ================================================================== GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 156 (2002-08-12) ================================================================== Enhavo: 1. KONGRESA REZOLUCIO DE UK-87 2. NOVA RETA SERVO - ABONU.COM * * * * * KONGRESA REZOLUCIO DE UK-87 La 87-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Fortalezo (Brazilo) de la 3a ĝis la 10a de aŭgusto 2002 kun 1484 partoprenantoj el 58 landoj, kun la temo "Diverseco - ŝanco ne minaco", Konstatas, ke la daŭranta integriĝo tutmonda kondukis al pozitivaj rezultoj, ekzemple internaciaj instrumentoj pri homaj rajtoj, sed ankaŭ al malegalecoj kaj al la ĉiam pli rapida perdiĝo de malgrandaj lingvoj kaj kulturoj, Gratulas UNESKOn pro ties agado sur la kampo de lingva kaj kultura diverseco, ekzemple per la Tago de la Patrina Lingvo je la 21a de februaro ĉiujare, kaj aparte bonvenigas, ke la Ĝenerala Konferenco alprenis je la 2a de novembro 2001 Universalan Deklaracion pri Kultura Diverseco, Konstatas, ke la principoj kaj celoj de UNESKO en tiu kampo kongruas kun la idealoj de la movado por Esperanto, kiu celas per neŭtrala komunikilo transponti la kulturojn, tiel kreante forumon por egaleca interŝanĝo de kulturaj valoroj, Atentigas en tiu kunteksto pri la graveco de la lingva dimensio de kultura diverseco, kaj substrekas la pretecon de la Esperanto-movado kunlabori kun ĉiuj organizaĵoj, kiuj okupiĝas pri la kultura dimensio en internaciaj aferoj. * * * * * NOVA RETA SERVO - ABONU.COM La 26-an de julio, je la 115-jariĝo de Esperanto estis malfermita por prova uzado Informa Kanalo www.Abonu.com, preparita de UEA. La provperiodo daŭros ĝis la 15-a de septembro, ĝis kiam estos elkaptataj diversaj mistajpoj kaj misfunkcioj kaj ankaŭ farataj kelkaj plibonigoj. Abonu.com celas servi kiel gastigejo por informaj retlistoj, retaj gazetoj, gazetaraj komunikoj, novaĵoj de ttt-ejoj kaj similaj informaj publikaĵoj. (La plej unua servo de Abonu.com iĝis regula dissendado de la Kongresaj Kurieroj de la 87-a UK en Fortaleza, kiuj tiel ricevis pliajn dekojn da legantoj tutmonde). Inter la ĉefaj avantaĝoj de Abonu.com atentindas ĝia plena E-lingveco - pluraj centoj de ĝiaj paĝoj kaj teknikaj mesaĝoj estas plene tradukitaj en Esperanton de la ruslingva originalo - tre sukcesa profesia reta servo kun pli ol unu miliono da abonantoj. Ne malpli gravas subtenado de la plej oftaj kodigoj de retaj E-tekstoj: UTF-8, Latin-3, surogatoj kun iksoj kaj kontrolsignoj (^). Abonante ion ajn en Abonu.com oni mem elektas en kiu formato (HTML, teksto, formatoj por PDA, poŝtelefonoj kaj pejĝiloj) kaj kodigo oni deziras ricevi la leterojn de retlistoj, ne dependante de la teknikaj eblecoj de aliaj abonantoj de la sama retlisto. La venantaj leteroj aŭtomate kovertiĝos kaj atingos la abonanton en la preferata varianto. Necesas atentigi, ke malgraŭ ke temas pri retlistoj, Abonu.com ne estas E-versio de Yahoogroups.com. En Abonu.com oni ne povas krei diskutajn listoj, sed nur informajn, kiujn preparas unu aŭtoro aŭ unu redakcia teamo. I.a. tial Abonu.com nomiĝas Informa Kanalo. Ni kredas, ke la Informa Kanalo: - estos speciale utila por redaktoroj de neretaj E-gazetoj, kiuj deziras disponigi ilin al la reta abonantaro*; - multe helpus ankaŭ al retaj E-gazetoj, aperantaj nur en retpaĝaroj - ĝi permesus al ili grave plimultigi la legantaron; - helpus por tiuj informiloj, kiuj jam estas dissendataj per la retpoŝto, kontaktigante ilin kun vere interesita publiko - sen la bezono spame disanonci sin al ĉiuj konataj retadresoj de e-istoj; - permesus por kreintoj de E-ttt-ejoj teni konstantan kontakton kun la vizitantaro, informante tiun pri evoluoj kaj ŝanĝoj en la ttt-ejoj; - subtenus la aŭtorojn de diverstemaj retaj kursoj, kiuj ŝatus prezenti ilin en la formo de regule dissendataj lecionoj; - plifaciligus retan agadon por E-organizoj, dezirantaj informi la membrojn kaj la E-mondon pri siaj novaĵoj; - donus la eblecon rapide krei verajn retajn gazetojn por tiuj, kiuj ŝatus regule dissendi informojn pri novaĵoj de propraj landoj, regionoj, pri iliaj kulturaj kaj sociaj eventoj; - kaj tiel farus por la ĉiam pli multnombraj esperantistoj-retanoj la retan E-vivon pli interesa kaj informoriĉa. ... Kaj ĉar ĝis la 15-a de semptembro la retejo estos en la etapo de publika provado, vi estas petataj informi pri ĉiuj malklaraj lokoj, pri ĉiuj eblaj eraroj kaj misoj al andreo@abonu.com. Al la sama adreso estas invitataj sinturni tiuj, kiuj deziras krei en Abonu.com proprajn retlistojn kaj bezonas por tio pliajn klarigojn kaj subtenon. (*Momente temas nur pri senpagaj abonoj, sed estonte paralele aperos ebleco lanĉi pagataj retlistojn, tiel solvante la problemon de profesiaj E-periodaĵoj, kiuj ne povas permesi al si senpagan retan aperigon). * * * * * Tiun ĉi kaj ĉiujn antaŭajn Gazetarajn Komunikojn de UEA vi povas trovi en la retejo www.uea.org - en la parto "Gazetaraj Komunikoj". -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.komunikoj http://abonu.com/ mailto:ask@abonu.com