Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- Karaj abonantoj! En la 5-a numero de la listo "Novaj retlistoj de Abonu.com" estas prezentataj: - Novaĵoj de la Informa kanalo - Ranglisto de retlistoj - Kvin novaj retlistoj --------------------------------- I. Novaĵoj de la Informa kanalo Ekde la komenco de oktobro ĝis proksimume la 10-a de novembro Abonu.com estis nevidebla de pluraj partoj de la mondo. La problemoj estis preskaŭ dimplomatiaj kaj postulis longajn traktadojn kun kelkaj nomserviloj, kiuj pro teknika malagordo "forgesis" la adreson de Abonu.com. Hodiaŭ, la 24-an de novembro, Abonu.com havas jam 317 aktivajn abonantojn el ne malpli ol 42 landoj (pluraj IP-adresoj ne estas identigitaj). Plej multas rusianoj - 41 abonantoj, sekvas Brazilo - 29, Francio - 24, Germanio - 19, Usono - 18, Italio -12, Litovio - 11. Sur la unua paĝo de la retejo aperis ligilo "Kiel uzi Abonu.com" - kun tre skizaj konsiloj pri abonado, kreado de retlistoj, ilia dissendado. Viaj kritikoj aŭ konsiloj por plibonigo de la konsilaro estas bonvenaj! Retlisto "Kongresa Kuriero" (esperanto.kuriero) estis renomita je "Kongresaj progresoj" (esperanto.kongreso). Tio estis farita laŭ la insista peto de la Konstanta Kongresa Sekretario Nikola Raŝiĉ, kiu rimarkis, ke la titolo povas esti erariga - ĉar ja ordinare la kongresa kuriero estas la bulteno de UK. --------------------------------- II. Ranglisto de retlistoj En la Informa Kanalo nun estas aboneblaj 22 retlistoj. Kvin aperis lastatempe kaj ankoraŭ ne estis anoncitaj en tiu ĉi retlisto. La plej popularaj el la ceteraj estas (kun parenteza indiko de la nombro por la 16-a de oktobro, kiam aperis la antaŭa numero de "Novaj retlistoj de Abonu.com"): 1. Novaj retlistoj de Abonu.com (info.abonu) - 313 (252) abonantoj 2. Gazetaraj Komunikoj de UEA (info.komunikoj) - 70 (61) 3. Kongresa Kuriero (esperanto.kongreso) - 67 (65) 4. Plej bonaj anekdotoj el la dissendo "Esperanto-anekdotoj" (distroj.anekdotoj) - 48 (39) 5. Onidiroj: opinioj de esperantistoj pri certaj eventoj (socio.onidiroj) - 37 (0) 6. tejo-aktuale (info.tejo) - 37 (28) 7. Rapidkurso de la itala per Esperanto (lernado.itala) - 36 (0) 8. REJM-info (info.rejm) - 32 (30) 9. Socikultura kaj movada retgazeto "Tefloro" (kulturo.123456789) - 30 (0) 10.Viva magio. Kiel transformadi la mondon propravole (filozofio.simoron) - 29 (23) 11.Vegetarismo: komforto sen perforto (sano.vegetarismo) - 28 (23) 12.Programoj de E-redakcio de Radio Polonia (info.polonia) - 28 (24) 13.EKS: Esperanto Koresponda Servo (hobioj.kor) - 24 (19) 14.Art-Mozaiko (kulturo.mozaiko) - 23 (21) 15.Agni-Jogo (filozofio.agni) - 17 (11) 16.Chiutagaj aktualajhoj de Pola Radio (socio.polonia) - 17 (13) 17.Novaj artikoloj en la reta "El Popola Chinio" (landoj.epch) - 15 (0) La statistiko plene videblas ĉi tie: http://abonu.com/rating --------------------------------- III. Estas malfermitaj novaj retlistoj Klarigo Kiel ekaboni? sekvas post la priskriboj de la retlistoj. --------------------------------- Retlisto 1: Atendi la Kavernon http://www.abonu.com/catalog/distroj.waitscave Kodo: distroj.waitscave Aperritmo: neregule Por vi verkas: G. Priskribo: Ĉi tiu retlisto estas destinita por ŝatantoj de Tom Waits kaj Nick Cave. Se vi ne scias kiuj estas ĉi homoj - bonvenu aliĝi. Vi ekscios iom da nova informo, supozeble, interesa. --------------------------------- Retlisto 2: El Popola Chinio http://www.abonu.com/catalog/ Kodo: landoj.chinio Aperritmo: plurfoje semajne Por vi verkas: redakcio de EPCh kaj dissenda roboto de UEA.ORG Priskribo: Iam antaŭ nelonge revuo "El Popola Ĉinio" estis unu el la plej belaj kaj montrindaj revuoj en Esperanto. Poste oni ĉesigis ĝian paperan aperigon - anstataŭiginte ĝin per retejo - en kiu regule aperas plej diverstemaj artikoloj pri la vivo de Ĉinio, ĝia socio, politiko, etnoj, kuirarto, k.t.p. En tiun ĉi retliston estos plusendataj la novaj artikoloj aperantaj en la retejo - da tiuj povas esti ĝis 4 tage, 8-12 dum semajno. Antentu, ke la teksta versio ne estas belaspekta. Prefere ekabonu la HTML-version - kiu cetere konservas bildojn de la originala retejo. --------------------------------- Retlisto 3: Kurso de la rusa per Esperanto http://www.abonu.com/catalog/lernado.rusa Kodo: lernado.rusa Aperritmo: 2 foje semajne Por vi verkas: aŭtoro Massimo Priskribo: Ĉu vi ŝatus konatiĝi kun la rusa lingvo? Jen ebleco fari tion pere de Esperanto! Ĉiusemajne vi ricevos du novajn lecionojn - kun tekstoj kaj ekzercoj. Ĉio estas klarigata en Esperanto. Bonvenon al nia kurso! --------------------------------- Retlisto 4: Kurso de la pola per Esperanto http://www.abonu.com/catalog/lernado.pola Kodo: lernado.pola Aperritmo: 2 foje semajne Por vi verkas: aŭtoro Massimo Priskribo: Mallonga kurso, kiu konatigos vin kun la lingvo de la naskiĝlando de Esperanto, de Pola Radio, de Esperantotur, de multaj bonegaj esperantistoj - kaj de iliaj samlandanoj, kiuj ankoraŭ ne parolas en Esperanto.Aliĝinte al la kurso vi ĉiusemajne ricevos unu lecionon de la kurso - kun ekzercoj. --------------------------------- Retlisto 5: Laste aperis http://www.abonu.com/catalog/faktoj.libroj Kodo: faktoj.libroj Aperritmo: unufoje monate Por vi verkas: La libroservo de UEA Priskribo: En tiu ĉi retlisto estos afiŝataj novaj libroj, ricevitaj de la Libroservo de UEA. La enhavo de la retlisto reprezentas iom ŝanĝitan version de la rubriko "Laste aperis" en la revuo "Esperanto". Por ne malinteresigi la legantojn de la revuo, la retlisto aperos POST la dissendiĝo de la revuo al la abonantoj. --------------------------------- Kiel ekaboni? Venu al la kataloga retpaĝo de la elektita retlisto (ĝi estas indikita en la dua linio de ĉiu priskribo), entajpu vian retadreson, klaku butonon "Abonu". Vi povas ekaboni tiujn ĉi kaj estonte aliajn retlistojn en la Informa Kanalo Abonu.com ankaŭ per aliaj manieroj: * Eniru la Informan Kanalon, plenigu la kampojn 'Retadreso' kaj 'Pasvorto', premu butonon 'Eniru'; eniru la katalogon. * Aŭ sendu leteron al la Roboto de poŝta direktado de abonoj, kun la ordono en la korpo de la letero: ABONU via@adreso pasvorto kodo-de.retlisto La letero estu sendita al unu el la adresoj: abonu@abonu.com (respondoj en unikodo) abonu-ikse@abonu.com (respondoj en x-kodoj) abonu-lat3@abonu.com (respondoj en Latin-3), abonu-ktrl@abonu.com (respondoj en ^-kodoj). Krom la ordono en la letero rajtas esti neniuj aliaj vortoj, inkluzive de via subskribo. Anstataŭ vortoj 'via@retadreso' kaj 'pasvorto' devas esti indikitaj viaj retadreso kaj pasvorto, registritaj en Abonu.com. La kodoj de retlistoj estas indikitaj en la pli supra listo apud la nomoj de la retlistoj. --------------------------------- Plenrespekte, Andrej Grigrojevskij (andreo@abonu.com) --------------------------------- -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.abonu http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com