Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- Karaj abonantoj! En la 4-a numero de la listo "Novaj retlistoj de Abonu.com" estas prezentataj: - Ranglisto de retlistoj - Kvar novaj retlistoj --------------------------------- I. Ranglisto de retlistoj En la Informa Kanalo nun estas aboneblaj 17 retlistoj. Kvar aperis lastatempe kaj ankoraŭ ne estis anoncitaj en tiu ĉi retlisto. La plej popularaj el la ceteraj estas (kun indiko de la kresko post la 22-a de septembro, kiam aperis la antaŭa numero de "Novaj retlistoj de Abonu.com"): - Novaj retlistoj de Abonu.com (info.abonu) - 252 abonantoj (+35) - Kongresa Kuriero (esperanto.kuriero) - 65 abonantoj (+3) - Gazetaraj Komunikoj de UEA (info.komunikoj) - 61 (+3) - Plej bonaj anekdotoj el la dissendo "Esperanto-anekdotoj" (distroj.anekdotoj) - 39 (+7) - REJM-info (info.rejm) - 30 (+8) - tejo-aktuale (info.tejo) - 28 (+7) - Programoj de E-redakcio de Radio Polonia (info.polonia) - 24 (+24) - Vegetarismo: komforto sen perforto (sano.vegetarismo) - 23 (+23) - Viva magio. Kiel transformadi la mondon propravole (filozofio.simoron) - 23 (+23) - Art-Mozaiko (kulturo.mozaiko) - 21 (+0) - EKS: Esperanto Koresponda Servo (hobioj.kor) - 19 (+19) - Chiutagaj aktualajhoj de Pola Radio (socio.polonia) - 13 (+13) - Agni-Jogo (filozofio.agni) - 11 (+11) La statistiko plene videblas ĉi tie: http://abonu.com/rating --------------------------------- II. Estas malfermitaj novaj retlistoj Klarigo "Kiel ekaboni?" sekvas post la priskriboj de la retlistoj. * * * Retlisto 1: 'Onidiroj: opinioj de esperantistoj pri certaj eventoj http://www.abonu.com/catalog/socio.onidiroj Kodo: socio.onidiroj Aperritmo: dusemajne Por vi verkas: redaktoro Grigorij Leo AROSEV Priskribo: Ĉiusekunde en la mondo io okazas. Pri senescepte ĉiuj okazintaĵoj oni havas plej malsamajn opiniojn - eĉ pri plej, ŝajne, memevidentaj eventoj ekzistas minimume kelkaj vidpunktoj, el kiuj eblas rigardi la aferon. El nia dissendo vi povos ekscii klarajn opiniojn de certaj personoj (esperantistoj) pri konkretaj eventoj. Ankaŭ via opinio interesas nin! Aliĝu! * * * Retlisto 2: Socikultura kaj movada retgazeto "Tefloro" http://www.abonu.com/catalog/kulturo.123456789 Kodo: kulturo.123456789 Aperritmo: dumonate Por vi verkas: redaktoro Zhang Xues Priskribo: "Tefloro" estas dumonata socikultura kaj movada retgazeto redaktata en china fama tehejmloko Xinyang. Ghi enhavas rubrikojn pri movado, socia vivo, rakonto, poemo, prozo, humuro, Espernanto-familio, anekdoto ktp. "Tefloro" eldonas en text kaj Web-pagho kaj dissendas en zip-dokumento. * * * Retlisto 3: Rapidkurso de la itala per Esperanto http://www.abonu.com/catalog/lernado.itala Kodo: lernado.itala Aperritmo: 2 foje semajne Por vi verkas: aŭtoro Massimo Priskribo: Lernu la belsonan italan pere de la belsona Esperanto! La kurso konsistos el 18 lecionoj, kun klarigoj, ekzercoj, notoj. Sukcesan lernadon! * * * Retlisto 4: Novaj artikoloj en la reta "El Popola Chinio" http://www.abonu.com/catalog/landoj.epch Kodo: landoj.epch Aperritmo: 2-foje semajne Por vi verkas: la redakcio de "EPCh" Priskribo: La retlisto dufoje semajne dissendos la liston de la novaj artikoloj, aperintaj en la reta "El Popola Chinio". En la listo vi trovos la titolojn de la novaperintaj artikoloj (kutime 2-3 chiutage) kaj ligilojn por por legi ilin interrete. La samajn artikolojn estas planate dissendi ankau per apartaj (laurubrikaj) retlistoj de Abonu.com. --------------------------------- Kiel ekaboni? Venu al la kataloga retpaĝo de la elektita retlisto (ĝi estas indikita en la dua linio de ĉiu priskribo), entajpu vian retadreson, klaku butonon "Abonu". Vi povas ekaboni tiujn ĉi kaj estonte aliajn retlistojn en la Informa Kanalo Abonu.com ankaŭ per aliaj manieroj: * Eniru la Informan Kanalon, plenigu la kampojn 'Retadreso' kaj 'Pasvorto', premu butonon 'Eniru'; eniru la katalogon. * Aŭ sendu leteron al la Roboto de poŝta direktado de abonoj, kun la ordono en la korpo de la letero: ABONU via@adreso pasvorto kodo-de.retlisto La letero estu sendita al unu el la adresoj: abonu@abonu.com (respondoj en unikodo) abonu-ikse@abonu.com (respondoj en x-kodoj) abonu-lat3@abonu.com (respondoj en Latin-3), abonu-ktrl@abonu.com (respondoj en ^-kodoj). Krom la ordono en la letero rajtas esti neniuj aliaj vortoj, inkluzive de via subskribo. Anstataŭ vortoj 'via@retadreso' kaj 'pasvorto' devas esti indikitaj viaj retadreso kaj pasvorto, registritaj en Abonu.com. La kodoj de retlistoj estas indikitaj en la pli supra listo apud la nomoj de la retlistoj. --------------------------------- Plenrespekte, Andrej Grigrojevskij (andreo@abonu.com) --------------------------------- -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.abonu http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com