Informa Kanalo Abonu.Com

Karaj abonantoj!

En la 4-a numero de la listo "Novaj retlistoj de Abonu.com" estas prezentataj:

 - Ranglisto de retlistoj
 - Kvar novaj retlistoj

I. Ranglisto de retlistoj

En la Informa Kanalo nun estas aboneblaj 17 retlistoj. Kvar aperis lastatempe kaj ankoraŭ ne estis anoncitaj en tiu ĉi retlisto. La plej popularaj el la ceteraj estas (kun indiko de la kresko post la 22-a de septembro, kiam aperis la antaŭa numero de "Novaj retlistoj de Abonu.com"):

  1. Novaj retlistoj de Abonu.com (info.abonu) - 252 abonantoj (+35)
  2. Kongresa Kuriero (esperanto.kuriero) - 65 abonantoj (+3)
  3. Gazetaraj Komunikoj de UEA (info.komunikoj) - 61 (+3)
  4. Plej bonaj anekdotoj el la dissendo "Esperanto-anekdotoj" (distroj.anekdotoj) - 39 (+7)
  5. REJM-info (info.rejm) - 30 (+8)
  6. tejo-aktuale (info.tejo) - 28 (+7)
  7. Programoj de E-redakcio de Radio Polonia (info.polonia) - 24 (+24)
  8. Vegetarismo: komforto sen perforto (sano.vegetarismo) - 23 (+23)
  9. Viva magio. Kiel transformadi la mondon propravole (filozofio.simoron) - 23 (+23)
  10. Art-Mozaiko (kulturo.mozaiko) - 21 (+0)
  11. EKS: Esperanto Koresponda Servo (hobioj.kor) - 19 (+19)
  12. Chiutagaj aktualajhoj de Pola Radio (socio.polonia) - 13 (+13)
  13. Agni-Jogo (filozofio.agni) - 11 (+11)

La statistiko plene videblas ĉi tie: http://abonu.com/rating


II. Estas malfermitaj novaj retlistoj
Klarigo Kiel ekaboni? sekvas post la priskriboj de la retlistoj.

Metu noton, se vi deziras ekaboni tiun ĉi retliston
Retlisto 1: Onidiroj: opinioj de esperantistoj pri certaj eventoj
Kodo: socio.onidiroj
Aperritmo: dusemajne
Por vi verkas: redaktoro Grigorij Leo AROSEV
Priskribo:
Ĉiusekunde en la mondo io okazas. Pri senescepte ĉiuj
okazintaĵoj oni havas plej malsamajn opiniojn - eĉ pri plej,
ŝajne, memevidentaj eventoj ekzistas minimume kelkaj vidpunktoj,
el kiuj eblas rigardi la aferon. El nia dissendo vi povos ekscii
klarajn opiniojn de certaj personoj (esperantistoj) pri konkretaj
eventoj. Ankaŭ via opinio interesas nin! Aliĝu!


Metu noton, se vi deziras ekaboni tiun ĉi retliston
Retlisto 2: Socikultura kaj movada retgazeto "Tefloro"

Kodo: kulturo.123456789
Aperritmo: dumonate
Por vi verkas: redaktoro Zhang Xues

Priskribo:
"Tefloro" estas dumonata socikultura kaj movada
retgazeto redaktata en china fama tehejmloko Xinyang.
Ghi enhavas rubrikojn pri movado, socia vivo, rakonto,
poemo, prozo, humuro, Espernanto-familio, anekdoto ktp.
"Tefloro" eldonas en text kaj Web-pagho kaj dissendas en
zip-dokumento.

Metu noton, se vi deziras ekaboni tiun ĉi retliston
Retlisto 3: Rapidkurso de la itala per Esperanto
Kodo: lernado.itala
Aperritmo: 2 foje semajne
Por vi verkas: aŭtoro Massimo

Priskribo:
Lernu la belsonan italan pere de la belsona Esperanto!
La kurso konsistos el 18 lecionoj, kun klarigoj, ekzercoj,
notoj. Sukcesan lernadon!

Metu noton, se vi deziras ekaboni tiun ĉi retliston
Retlisto 4: Novaj artikoloj en la reta "El Popola Chinio"
Kodo: landoj.epch
Aperritmo: 2-foje semajne
Por vi verkas: la redakcio de "EPCh"
Priskribo:
La retlisto dufoje semajne dissendos la liston de la novaj
artikoloj, aperintaj en la reta "El Popola Chinio". En la listo
vi trovos la titolojn de la novaperintaj artikoloj (de 1 ghis 3 en chiu
labortago) kaj ligilojn por legi ilin interrete.
Estonte estas planate dissendi la tekstojn de la artikoloj per apartaj
(laurubrikaj) retlistoj de Abonu.com.

Por ekabono de la novaj retlistoj:
(Se la formo ne funkcias, malfermu tiun ĉi leteron en retumilo)

  1. Notu pli supre la deziratajn retlistojn
  2. Indiku vian retadreson por la abono
  3. Premu tiun ĉi butonon

    (Se tiumomente vi ne estas konektita al Interreto, vi bezonas konektiĝi por la abonado okazu)

Vi povas ekaboni tiujn ĉi kaj estonte aliajn retlistojn en la Informa Kanalo Abonu.com anakaŭ per aliaj manieroj:


Plenrespekte,
                  Andrej Grigrojevskij  (andreo@abonu.com)

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu