Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- Karaj abonantoj! En la 3-a numero de la listo "Novaj retlistoj de Abonu.com" estas prezentataj: - La servo malfermiĝis por uzado - Ranglisto de retlistoj - Kiu lando estas la plej aktiva? - Ses novaj retlistoj ----------------------------------------------------- I. La servo malfermiĝis por uzado La 15-an de septembro post sepsemajna prova periodo la Informa Kanalo Abonu.com malfermiĝis por uzado. Dum la prova periodo estis trovitaj kaj korektitaj multaj eraroj, la plej grava el kiuj estis, ke abonintoj de la retaj formoj ricevadis la petojn konfirmi en la angla kaj la rusa, anstataŭ Esperanto. Laŭ la proponoj de la abonantoj estis grave ŝanĝitaj kaj plisimpligitaj la teknikaj mesaĝoj, sendataj dum la aliĝado. Tiu laboro daŭros - tial bonvolu sendi viajn rimarkojn al la adreso de la administranto - andreo@abonu.com ----------------------------------------------------- II. Ranglisto de retlistoj En la Informa Kanalo nun estas aboneblaj 13 retlistoj (ankoraŭ kelkaj estas testataj aŭ fermitaj por abonado). Jen la ranglisto de la plej popularaj el ili: Novaj retlistoj de Abonu.com (info.abonu) - 217 abonantoj (el entute 218 aktivaj) Kongresa Kuriero (esperanto.kuriero) - 62 abonantoj Gazetaraj Komunikoj de UEA (info.komunikoj) - 58 Plej bonaj anekdotoj el la dissendo "Esperanto-anekdotoj" (distroj.anekdotoj) - 32 REJM-info (info.rejm) - 22 Art-Mozaiko (kulturo.mozaiko) - 21 tejo-aktuale (info.tejo) - 21 La statistiko plene videblas ĉi tie: http://abonu.com/rating ----------------------------------------------------- III. Kiu lando estas la plej aktiva? Inter la abonantoj de Abonu.com la plej multaj nun estas posedantoj de rusiaj retadresoj - 23 personoj, sekvas brazilanoj - 21 personoj, Germanion reprezentas 14 personoj, Usonon - 11, po 10 abonantoj estas de Italio, Francio kaj Litovio. Entute por hodiaŭ la Informa Kanalo havas 225 abonantojn (inkluzive de kelkaj ankoraŭ ne konfirmitaj) el 40 landoj, el EU kaj kvar nedifinitaj retoj. La statistiko plene videblas ĉi tie: http://abonu.com/stat/g.html ----------------------------------------------------- IV. Estas malfermitaj novaj retlistoj Klarigo "Kiel ekaboni?" sekvas post la priskriboj de la retlistoj. ----------------------------------------------------- Retlisto 1: Programoj de E-redakcio de Radio Polonia http://www.abonu.com/catalog/info.polonia Kodo: info.polonia Aperritmo: 1-2 foje semajne Por vi verkas: redaktoro Barbara Pietrzak Priskribo: Pri kio rakontos Radio Polonia en Esperanto dum tiu ĉi semajnfino? Pri tio rakontos la vendreda dissendo de la retlisto. Dum la aliaj tagoj aperoselektitaj tekstoj de jam disaŭdigitaj elsendoj - se vi ial ne sukcesis ilin aŭdi, vi povos ilin tralegi. Aŭskultu kaj legu la programojn de la E-redakcio de Radio Polonia! Skribu al ĝi: esperanto.redakcio@radio.com.pl - sendu viajn kontribuojn por la novaj programoj kaj opiniojn pri la okazintaj. ----------------------------------------------------- Retlisto 2: Chiutagaj aktualajhoj de Pola Radio http://www.abonu.com/catalog/socio.polonia Kodo: socio.polonia Aperritmo: ĉiutage Por vi verkas: E-redakcio de Pola Radio Priskribo: Ĉiutagaj politikaj kaj sociaj novaĵoj, disaŭdigataj de Pola Radio en pluraj lingvoj, inkluzive de Esperanto. Pere de Abonu.com ili regule venados al via poŝtkesto - samaspekte, kiel ili aperas en la retpaĝo de la Pola Radio. La novaĵoj ne havas rilaton al Esperanto, krom ke ili estas en Esperanto. Ili respegulas la politikajn vivon kaj vidpunktojn de la Pola ŝtato. ----------------------------------------------------- Retlisto 3: Viva magio. Kiel transformadi la mondon propravole http://www.abonu.com/catalog/filozofio.simoron Kodo: filozofio.simoron Aperritmo: ĉiusemajne Por vi verkas: Magiisto Vera Priskribo: La mondo ĉirkaŭ ni estas kreita de nia interna sinteno. Kiam ni tristas, la mondo iĝas griza. Kiam ni ĝojas, ekkantas birdoj, eklirlas rojoj, ekflirtas papilioj, aperas suno en la ĉielo... En la retlisto ni lernos transformi la mondon iam ajn, kiam necesas. Kaj tio VERE funkcias! ----------------------------------------------------- Retlisto 4: Vegetarismo: komforto sen perforto http://www.abonu.com/catalog/sano.vegetarismo Kodo: sano.vegetarismo Aperritmo: 2-foje monate Por vi verkas: gvidanto Jelena Katajeva Priskribo: Retlisto por vegetaranoj kaj "simpatiantoj". En ĝi vi povos legi diversajn kuirreceptojn de vegetaraj manĝaĵoj, priskribon de uzataj komponentoj (spicaĵoj k.a.), teoriajn sciojn pri vegetarismo, kaj multajn aliajn informojn, iamaniere ligitajn kun vegetarismo. ----------------------------------------------------- Retlisto 5: EKS: Esperanto Koresponda Servo http://www.abonu.com/catalog/hobioj.kor Kodo: hobioj.kor Aperritmo: unufoje monate Por vi verkas: kunordiganto Enrique ELLEMBERG Priskribo: EKS ĉiumanate publikigas listojn de esperantistoj, serĉantaj esperantistajn korespondantojn. La samaj informoj aperas ankaŭ en kelkaj aliaj listoj, i.a. soc.culture.esperanto kaj en retpaĝo http://members.aol.com/enrike/ekspeto.htm Por anonci vian adreson skribu al la kunordiganto Enrique ELLEMBERG - enrike @ aol.com - nepre kun la indiko "EKS" en la temlinio! ----------------------------------------------------- Retlisto 6: Agni-Jogo http://www.abonu.com/catalog/filozofio.agni Kodo: filozofio.agni Aperritmo: ĉiusemajne Por vi verkas: redaktoro konkordo Priskribo: Chi tiu dissendo estas dedichita al Doktrino, nomata Agni-Jogo au Viva Etiko. Ghi estas vaste konata en Rusio, sed malmulte konata en aliaj landoj (por plia informo ruse au angle vizitu retpagharon www.sangha.net ). Agni-Jogo estas diktita de plej saghaj Homoj - Himalajaj Mahatmoj - al rusa familio Rerihh en 1920-30-aj jaroj. En la dissendo estos publikigataj fragmentoj el Agni-Jogo, eltirajhoj el leteroj de Jelena Rerihh, demandoj de legantoj. Bonvenon kaj agrablan legadon! ----------------------------------------------------- Kiel ekaboni? Venu al la kataloga retpaĝo de la elektita retlisto (ĝi estas indikita en la dua linio de ĉiu priskribo), entajpu vian retadreson, klaku butonon "Abonu". Vi povas ekaboni tiujn ĉi kaj estonte aliajn retlistojn en la Informa Kanalo Abonu.com ankaŭ per aliaj manieroj: * Eniru la Informan Kanalon, plenigu la kampojn 'Retadreso' kaj 'Pasvorto', premu butonon 'Eniru'; eniru la katalogon. * Aŭ sendu leteron al la Roboto de poŝta direktado de abonoj, kun la ordono en la korpo de la letero: ABONU via@adreso pasvorto kodo-de.retlisto La letero estu sendita al unu el la adresoj: abonu@abonu.com (respondoj en unikodo) abonu-ikse@abonu.com (respondoj en x-kodoj) abonu-lat3@abonu.com (respondoj en Latin-3), abonu-ktrl@abonu.com (respondoj en ^-kodoj). Krom la ordono en la letero rajtas esti neniuj aliaj vortoj, inkluzive de via subskribo. Anstataŭ vortoj 'via@retadreso' kaj 'pasvorto' devas esti indikitaj viaj retadreso kaj pasvorto, registritaj en Abonu.com. La kodoj de retlistoj estas indikitaj en la pli supra listo apud la nomoj de la retlistoj. ----------------------------------------------------- Plenrespekte, Andrej Grigrojevskij (andreo@abonu.com) -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.abonu http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com