| Informa Kanalo Abonu.Com |
Preferindas tuj malfermi tiun ĉi leteron en retumilo - ĝi enhavas abonformon por novaj retlistoj, kaj kelkaj poŝtaj programoj, korekte montrante la leteron, ne kapablas korekte prilabori la abonformon.
Karaj abonantoj! En la 3-a numero de la listo "Novaj retlistoj de Abonu.com" estas prezentataj: - La servo malfermiĝis por uzado - Ranglisto de retlistoj - Kiu lando estas la plej aktiva? - Ses novaj retlistoj
La 15-an de septembro post sepsemajna prova periodo la Informa Kanalo Abonu.com malfermiĝis por uzado. Dum la prova periodo estis trovitaj kaj korektitaj multaj eraroj, la plej grava el kiuj estis, ke abonintoj de la retaj formoj ricevadis la petojn konfirmi en la angla kaj la rusa, anstataŭ Esperanto.
Laŭ la proponoj de la abonantoj estis grave ŝanĝitaj kaj plisimpligitaj la teknikaj mesaĝoj, sendataj dum la aliĝado.
Tiu laboro daŭros - tial bonvolu sendi viajn rimarkojn al la adreso de la administranto - andreo@abonu.com
En la Informa Kanalo nun estas aboneblaj 13 retlistoj (ankoraŭ kelkaj estas testataj aŭ fermitaj por abonado). Jen la ranglisto de la plej popularaj el ili:
La statistiko plene videblas ĉi tie: http://abonu.com/rating
Inter la abonantoj de Abonu.com la plej multaj nun estas posedantoj de rusiaj retadresoj - 23 personoj, sekvas brazilanoj - 21 personoj, Germanion reprezentas 14 personoj, Usonon - 11, po 10 abonantoj estas de Italio, Francio kaj Litovio.
Entute por hodiaŭ la Informa Kanalo havas 225 abonantojn (inkluzive de kelkaj ankoraŭ ne konfirmitaj) el 40 landoj, el EU kaj kvar nedifinitaj retoj.
La statistiko plene videblas ĉi tie: http://abonu.com/stat/g.html
Vi povas ekaboni tiujn ĉi kaj estonte aliajn retlistojn en la Informa Kanalo Abonu.com anakŭ per aliaj manieroj:
Krom la ordono en la letero rajtas esti neniuj aliaj vortoj, inkluzive de via subskribo. Anstataŭ vortoj via@retadreso kaj pasvorto devas esti indikitaj viaj retadreso kaj pasvorto, registritaj en Abonu.com. La kodoj de retlistoj estas indikitaj en la pli supra listo apud la nomoj de la retlistoj.
Plenrespekte,
Andrej Grigrojevskij (andreo@abonu.com)
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com | Malabonu |