Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- Karaj abonantoj! En la 2-a numero de la listo "Novaj retlistoj de Abonu.com" estas prezentataj: - Statistiko de Abonu.com. - Respondoj al la plej oftaj demandoj. - Kvar novaj retlistoj. - Unu ŝanĝita retlisto. ----------------------------------------- I. Statistiko de Abonu.com La 5-an de septembro Abonu.com havis 116 aktivajn abonantojn. Ankoraŭ 122 personoj registris sin en la Informa Kanalo, sed poste ne konfirmis, ne respondinte al la aŭtomata letero, sendita al la indikita dum registrado retadreso. La kialoj estas esplorataj. La plej granda parto de la abonantoj elektis kodigon UTF-8 - 89 el 116. Sekvas x-kodoj - 17 abonantoj, ^-kodoj - 6 abonantoj kaj finas la liston Lat-3 - 4 adeptoj. 90 personoj elektis por la leteroj formaton HTML, 26 - tekston. La plenan statistikon pri formatoj kaj kodigoj vi povas trovi ĉi tie: http://www.abonu.com/stat/i.html Kaj ĉi tie: http://www.abonu.com/stat/g.html vi trovos laŭlandan statitikon. Plejmultas brazilanoj! --------------------------------------- II. Respondoj al la plej oftaj demandoj Kiel ŝanĝi la kodigon de la abono? Vi bezonas eniri la retejon, entajpinte vian uzantnomon kaj pasvorton, poste elekti punkton "Agordo de la abono", en ĝi trovi punkton "Formato de abono" kaj elekti la pli taŭgan por vi kodigon. Se vi ne certas, kiun kodigon via retpoŝtilo povas plej bone legi, vi povas testi ĝin, enirinte punkton "Elekto de kodigo". Al vi estos senditaj testaj leteroj en ĉiuj subtenataj de Abonu.com formatoj kaj kodigoj. Ŝanĝi la formaton vi povas ankaŭ per retpoŝta ordono. Por tio vi bezonas sendi al la retadreso abonu@abonu.com jenan ordonon en la korpo de la letero: FORMAT via@ret.adreso viapasvorto text utf8 Post tio ĉiuj listleteroj atingos vian poŝtkeston en la teksta formato, unikode. Anstataŭ 'text' povas esti 'html'. Anstataŭ 'utf8' (unikodo) povas esti 'ikse' (x-kodoj), 'lat3' (Latin-3), 'ktrl' (^-kodoj). Tion vi devas elekti mem. --------------------------------------- III. Estas malfermitaj novaj retlistoj Klarigo "Kiel ekaboni?" sekvas post la priskriboj de la retlistoj. Retlisto 1: REJM-info http://www.abonu.com/catalog/info.rejm Kodo: info.rejm Aperritmo: unufoje monate Por vi verkas: redaktoro Vitalik Malenko Priskribo: REJM-info estas rubriko de REGo (Rusia Esperanto-Gazeto) kaj aperaspaperforme en ĉiu numero de REGo. Ĉi-retlisto plene ripetas ĉiujnmaterialojn el paperforma REJM-info kaj foje enhavas kelkajn pliajn. La retlisto povas esti interesa por ĉiuj, kiuj scivolas pri Rusio, rusia junularo, REJM kaj ĝiaj problemoj. ----------------------------------------- Retlisto 2: Art-Mozaiko http://www.abonu.com/catalog/kulturo.mozaiko Kodo: kulturo.mozaiko Aperritmo: 2-3-foje dum monato Por vi verkas: Gvidanto Mevo Priskribo: La retlisto enhavos la plej diversajn materialojn, interesajn por multaj.Temos pri kulturo, kulturaj novaĵoj, kino-arto, literaturo, interesajhomoj kaj pri multaj aliaj interesaĵoj. La gvidanto preparas nur HTML-anversion, do li ne respondecas pri la aspekto de la teksta. Prefere abonula HTML-an version. ----------------------------------------- Retlisto 3: Plej bonaj anekdotoj el la dissendo "Esperanto-anekdotoj" http://www.abonu.com/catalog/distroj.anekdotoj Kodo: distroj.anekdotoj Aperritmo: ĉiusemajne Por vi verkas: prizorganto Konstanten Krysakov Priskribo: Jam du jarojn ekzistas la listo "Esperanto-anekdotoj". En ĉi-retlistoestos ĉiusemajne prezentataj la plej bonaj (el la freŝe senditaj)anekdotoj el tiu listo. ----------------------------------------- Retlisto 4: tejo-aktuale http://www.abonu.com/catalog/info.tejo Kodo: info.tejo Aperritmo: ĉiusemajne Por vi verkas: redaktoro Giuseppe Castelli TTT-ejo: http://www.tejo.org/tejo-aktuale Priskribo: TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de Tutmonda E-ista Junulara Organizo (TEJO). Ĉiu povas aboni ĝin senpage. Ĝi aperas ĉiun lundon kaj enhavas nur koncizajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligojn al interesaj retpaĝoj. Oni povas libere sendi novaĵojn koncerne junularan E-vivon laŭ la adreso: tejo-aktuale-red@esperanto.org. ---------------------------------------- Ŝanĝita priskribo de retlisto Retlisto 5: Kongresa Kuriero http://www.abonu.com/catalog/esperanto.kuriero Kodo: esperanto.kuriero Aperritmo: unu foje monate, ĉiutage dum UK Por vi verkas: Teamo de UEA-informantoj Retadreso: reto@uea.org TTT: http://www.uea.org/kongresoj Priskribo: Novaĵoj pri organizado de la preparata Universala Kongreso, listoj de novaliĝintoj, utilaj informoj. Tiujn informojn provizas la Konstanta Kongresa Sekretario. Dum la jaro ĝi aperas unufoje monate, dum la kongresa semajno la retlisto aperas ĉiutage - surbaze de la Kongresa Kuriero de laUK. --------------------------------------- Kiel ekaboni? Venu al la kataloga retpaĝo de la elektita retlisto (ĝi estas indikita en la dua linio de ĉiu priskribo), entajpu vian retadreson, klaku butonon "Abonu". Por ekabono de la novaj retlistoj alimaniere: * Eniru la Informan Kanalon, plenigu la kampojn 'Retadreso' kaj 'Pasvorto', premu butonon 'Eniru'; eniru la katalogon de retlistoj. * Aŭ sendu leteron al la Roboto de poŝta direktado de abonoj, kun ordono LIST lastaj aŭ LIST en la korpo de la letero al la adreso abonu@abonu.com. Responde venos letero kun la listo kaj instrukcioj. ----------------------------------------- Plenrespekte, Andrej Grigrojevskij (andreo@abonu.com) -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.abonu http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com