| Informa Kanalo Abonu.Com |
Karaj abonantoj! En la 2-a numero de la listo "Novaj retlistoj de Abonu.com" estas prezentataj: - Statistiko de Abonu.com. - Respondoj al la plej oftaj demandoj. - Kvar novaj retlistoj. - Unu ŝanĝita retlisto.
La 5-an de septembro Abonu.com havis 116 aktivajn abonantojn. Ankoraŭ 122 personoj registris sin en la Informa Kanalo, sed poste ne konfirmis, ne respondinte al la aŭtomata letero, sendita al la indikita dum registrado retadreso. La kialoj estas esplorataj.
La plej granda parto de la abonantoj elektis kodigon UTF-8 - 89 el 116. Sekvas x-kodoj - 17 abonantoj, ^-kodoj - 6 abonantoj kaj finas la liston Lat-3 - 4 adeptoj. 90 personoj elektis por la leteroj formaton HTML, 26 - tekston.
La plenan statistikon pri formatoj kaj kodigoj vi povas trovi ĉi tie: http://www.abonu.com/stat/i.html
Kaj ĉi tie: http://www.abonu.com/stat/g.html vi trovos laŭlandan statitikon. Plejmultas brazilanoj!
Vi bezonas eniri la retejon, entajpinte vian uzantnomon kaj pasvorton, poste elekti punkton "Agordo de la abono", en ĝi trovi punkton "Formato de abono" kaj elekti la pli taŭgan por vi kodigon. Se vi ne certas, kiun kodigon via retpoŝtilo povas plej bone legi, vi povas testi ĝin, enirinte punkton "Elekto de kodigo". Al vi estos senditaj testaj leteroj en ĉiuj subtenataj de Abonu.com formatoj kaj kodigoj.
Ŝanĝi la formaton vi povas ankaŭ per retpoŝta ordono. Por tio vi bezonas sendi al la retadreso abonu@abonu.com jenan ordonon en la korpo de la letero:
FORMAT via@ret.adreso viapasvorto text utf8
Post tio ĉiuj listleteroj atingos vian poŝtkeston en la teksta formato, unikode. Anstataŭ 'text' povas esti 'html'. Anstataŭ 'utf8' (unikodo) povas esti 'ikse' (x-kodoj), 'lat3' (Latin-3), 'ktrl' (^-kodoj). Tion vi devas elekti mem.
Plenrespekte,
Andrej Grigrojevskij (andreo@abonu.com)
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com | Malabonu |