Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- Karaj abonantoj! En la 1-a numero de la listo "Novaj retlistoj de Abonu.com" estas prezentataj: - Kelkaj klarigoj. - Eta enketo. - Du novaj retlistoj. ----------------------------------------- I. Kelkaj klarigoj 1. La servo estas ankoraŭ provata, sed ĝi estas plenfunkcia kaj pretas gastigi kaj distribui E-lingvajn retlistojn. Pri ajnaj demandoj kaj rimarkitaj eraroj bonvolu senhezite skribi al demandu@abonu.com 2. Novaj retlistoj unue kreiĝas en la kategorio "Por ĉiuj". Nur post kiam estas aperintaj unu-du provnumeroj, retlisto povas esti laŭpete transigita al la ĉefa katalogo kaj anonco pri ĝi aperos sur la unua paĝo de Abonu.com kaj en tiu ĉi retlisto. Por legi pli detale pri kreado kaj administrado de novaj retlistoj klaku ĉi tie http://www.abonu.com/author/. Por krei propran retliston klaku ĉi tie http://www.abonu.com/author/join/ 3. Tiu ĉi retlisto, kvankam ĉefe destinita por anoncoj pri novaj retlistoj, servos laŭnecese ankaŭ kiel informilo pri la plej gravaj ŝanĝoj en la Informa Kanalo Abonu.com. --------------------------------------- II. Eta enketo 1. Kio estas via unua impreso pri Abonu.com? 2. Kiel vi eksciis pri ĝi? La respondojn bonvolu sendi al demandu@abonu.com. --------------------------------------- III. Estas malfermitaj novaj retlistoj Klarigo "Kiel ekaboni?" sekvas post la priskriboj de la retlistoj. Retlisto 1: Gazetaraj Komunikoj de UEA http://www.abonu.com/catalog/info.komunikoj Kodo: info.komunikoj Aperritmo: 1 foje dum du semajnoj Por vi verkas: prizorganto Andreo Grigorjevskij Retadreso: por.gazetaraj.komunikoj@co.uea.org TTT: http://uea.org Priskribo: Gazetaraj informoj de Universala Esperanto-Asocio: eventoj, evoluoj, raportoj. Sciigoj pri novaperintaj libroj, statistikoj k.t.p. ----------------------------------------- Retlisto 2: Kongresa Kuriero http://www.abonu.com/catalog/esperanto.kuriero Kodo: esperanto.kuriero Aperritmo: ĉiutage dum la kongresa semajno Por vi verkas: Teamo de UEA-informantoj Retadreso: reto@uea.org TTT: http://www.uea.org/kongresoj Priskribo: Raportoj pri tio, kio okazas en la 87-a UK en Fortalezo. En la retlisto publikiĝas informmaterialoj de la vera Kongresa Kuriero, aperanta en la UK en Fortaleza. ----------------------------------------- Por ekabono de la novaj retlistoj alimaniere: * Eniru la Informan Kanalon, plenigu la kampojn 'Retadreso' kaj 'Pasvorto', premu butonon 'Eniru'; eniru la katalogon de retlistoj. * Aŭ sendu leteron al la Roboto de poŝta direktado de abonoj, kun ordono LIST lastaj aŭ LIST en la korpo de la letero al la adreso abonu@abonu.com ----------------------------------------- Plenrespekte, Andrej Grigrojevskij (andreo@abonu.com) -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=info.abonu http://abonu.com/ mailto:ask@abonu.com