Informa Kanalo Abonu.Com

Preferindas tuj malfermi tiun ĉi leteron en retumilo - ĝi enhavas abonformon por novaj retlistoj, se kelkaj poŝtaj programoj, korekte montrante la leteron, ne kapablas korekte prilabori la abonformon.
 

Karaj abonantoj!

En la 1-a numero de la listo "Novaj retlistoj de Abonu.com" estas prezentataj:

 - Kelkaj klarigoj.
 - Eta enketo.
 - Du novaj retlistoj.

I. Kelkaj klarigoj

1. La servo estas ankoraŭ provata, sed ĝi estas plenfunkcia kaj pretas gastigi kaj distribui E-lingvajn retlistojn. Pri ajnaj demandoj kaj rimarkitaj eraroj bonvolu senhezite skribi al demandu@abonu.com

2. Novaj retlistoj unue kreiĝas en la kategorio "Por ĉiuj". Nur post kiam estas aperintaj unu-du provnumeroj, retlisto povas esti laŭpete transigita al la ĉefa katalogo kaj anonco pri ĝi aperos sur la unua paĝo de Abonu.com kaj en tiu ĉi retlisto. Por legi pli detale pri kreado kaj administrado de novaj retlistoj klaku ĉi tie http://www.abonu.com/author/. Por krei propran retliston klaku ĉi tie http://www.abonu.com/author/join/

3. Tiu ĉi retlisto, kvankam ĉefe destinita por anoncoj pri novaj retlistoj, servos laŭnecese ankaŭ kiel informilo pri la plej gravaj ŝanĝoj en la Informa Kanalo Abonu.com.


II. Eta enketo

1. Kio estas via unua impreso pri Abonu.com?
2. Kiel vi eksciis pri ĝi?

La respondojn bonvolu sendi al demandu@abonu.com. Por tio sufiĉas klaki la demandojn kaj aldoni viajn respondojn.
III. Estas malfermitaj novaj retlistoj
Klarigo Kiel ekaboni? sekvas post la priskriboj de la retlistoj.
Metu noton, se vi deziras ekaboni tiun ĉi retliston
Retlisto 1: Gazetaraj Komunikoj de UEA
Kodo: info.komunikoj
Aperritmo: 1 foje dum du semajnoj
Por vi verkas: prizorganto Andreo Grigorjevskij
Retadreso: por.gazetaraj.komunikoj@co.uea.org
TTT: http://uea.org

Priskribo:
Gazetaraj informoj de Universala Esperanto-Asocio: eventoj, evoluoj,
raportoj. Sciigoj pri novaperintaj libroj, statistikoj k.t.p.



Metu noton, se vi deziras ekaboni tiun ĉi retliston
Retlisto 2: Kongresa Kuriero
Kodo: esperanto.kuriero
Aperritmo: ĉiutage dum la kongresa semajno
Por vi verkas: Teamo de UEA-informantoj
Retadreso: reto@uea.org
TTT: http://www.uea.org/kongresoj

Priskribo:
Raportoj pri tio, kio okazas en la 87-a UK en Fortalezo. En la retlisto
publikiĝas informmaterialoj de la vera Kongresa Kuriero, aperanta en la UK
en Fortaleza.


Por ekabono de la novaj retlistoj:
(Se la formo ne funkcias, malfermu tiun ĉi leteron en retumilo)
  1. Notu pli supre la deziratajn retlistojn
  2. Indiku vian retadreson por la abono
  3. Premu tiun ĉi butonon

    (Se tiumomente vi ne estas konektita al Interreto, vi bezonas konektiĝi por la abonado okazu)

Vi povas ekaboni tiujn ĉi kaj estonte aliajn retlistojn en la Informa Kanalo Abonu.com:


Plenrespekte,
                  Andrej Grigrojevskij  (andreo@abonu.com)

http://abonu.com/
Retadreso: ask@abonu.com
Malabonu