Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- Listo de esperantistoj, serĉantaj esperantistajn korespondantojn. 13 decembro 2002. Distribuata monate. Informoj ĉe la fino. ****** NOTU: Se vi sendas ret-poŝton al mi, NEPRE metu "EKS" aŭ iun esperantan vorton ĉe la temlinio. Mi ricevas multege da rubaĵo kaj mi forĵetas la nekonatajn mesaĝojn. ****** Por partopreni en la januara listo, bonvolu sendi vian korespondpeton antaŭ la 6-a de januaro 2003. Adresoj de retpaĝoj de EKS: EKS WWW page adresses: http://members.aol.com/enrike/ekspeto.htm (listo, nur Esperanto) Bonvolu legi la reguloj: (per Esperanto) http://members.aol.com/enrike/ekseo.htm ============ Miaj Paĝoj ============ NOVA!!! Paŝoj por lerni kaj uzi Esperanton http://eeo.8k.com/lern.htm Bonvolu rigardi, kritiki, sugesti ŝanĝojn kaj aldonojn. Preskaŭ NOVA!!! Okemo Semajnfino 12-14 oktobro 2002, Ludlow, Vermont, Usono. Informoj, komentoj, raportoj, faktoj, 60 fotoj. http://albeo.tripod.com/Okemo Boris Kolker prezentis sian libron: "Vojaĝo al Esperanto-Lando" mia paĝo: http://albeo.tripod.com/Okemo/index.htm Tut Amerika Kongreso de Esperanto, Meksiko urbo, 15/21 aprilo 2001 Informoj, komentoj, prelegoj, raportoj, rezolucioj, faktoj, kaj 289 fotoj en mia paĝo: TAKE2001.8k.com (http://TAKE2001.8k.com) La plej bona foto galerio de L. L. Zamenhof en la reto: http://eeo.8k.com/Zamenhof/ZamenFot.htm Esperanta paĝo de Enrique: (esperante, hispane, angle, france) Eeo.8k.com (http://eeo.8k.com) Ĝi estas dediĉita al hispane-, france-, kaj angle-parolantoj, kiuj volas scii pri Esperanto kaj volas lerni kaj praktiki Esperanton. Bonvolu doni la adreson al viaj amikoj kaj konatoj. La paĝo enhavas 2 "diskedojn" por lerni Esperanton, unu por hispan- parolantoj, alia por angle-parolantoj. Ambaŭ diskedoj havas legaĵojn per Esperanto kiuj taŭgas por praktikado de Esperanto ankaŭ por parolantoj de aliaj lingvoj. Se vi estas komencanto, elŝutu la diskedon por plia studado. Kopiadu kelkajn diskedojn, por disdoni al viaj amikoj por ke ili lernu Esperanton. ============ Listo komencas ============ ****** Atentu: Se vi gvidas, aŭ alpartenas al junularaj grupoj ĝis 17 jaraj, bonvolu ankaŭ kontakti min, por organizi korespondado inter tiuj grupoj. EKS Enrike @ aol.com ******* Atentu: Por malhelpi aŭtomatan spamadon, ni metis spacon ambaŭflanke de la " @ " en ĉiu adreso. Bonvolu kopii la adreson sen la spacojn por sendi mesaĝon. ****** Atentu: Lastatempe mi ricevis multajn korespondpetojn de viroj petantaj pri virinoj. Ĉi tiu koresponda servo estas por trovi esperantajn korespondantojn. Ĝi ne estas por trovi amantinojn. ****** Claudio Marcelo SILVA Rua Senador Nabuco, 143, apto. 404 Vila isabel Rio de Janeiro, RJ, Brasil - 20551-230 Ret-adreso: cmas @ superig.com.br Mi estas 39 jara fraŭlo, komencanto, instruisto de Historio en mezaj (duagradaj) lernejoj. Interesoj: Historio, militaj kaj politikaj aferoj, lingvoj, spiriteco, familia kaj edukaj aferoj, poezio, homa interkompreno, amikeco, scienco kaj sciencaj novaĵoj. Mi volas korespondi kun bonvolaj homoj. ****** Kjell Randehed Österleden 74 254 64 Helsingborg Svedio Ret-adreso: ttt @ telia.com Interesoj: bestoprotektado, literaturo, kulturo kaj ĝardenumado. Mi loĝas en suda Svedio en urbo Elsinburgo proksime Danio. ****** Ewa MYZIK ul. Massalskiego 16/5 25-636 Kielce Pollando Ret-adreso: jmyzik @ gazeta.pl Mi estas 16 jara skoltino el Pollando. Mi volas korespondi kun geskoltoj el aliaj landoj. Se vi ne estas skolto, ankaŭ skribu! Interesoj: muziko, legado, psikologio. Kielce estas urbo en orienta Pollando, inter Varsovio kaj Krakovo. ****** Rogier MEIJS Den Bosch, Nederlando. Ret-adreso: roggggggier @ hotmail.com Interesoj: legi, okupi domojn, vojaĝi kaj aŭtopeti. Den bosch estas unu horo trajne de Amsterdam. ****** Mulungula Mukeba Jules Lusaka, Zambio. Ret-adreso: mulungulaj @ yahoo.com Mi estas 33 jara fraŭlo, kongolandano (eks Zairio). Interesoj: legado, vojaĝoj, muziko. ****** Indu Thapaliya Kathmandu, Nepalo. Ret-adreso: thapalia_indu @ hotmail.com Mi estas 39 jara edzino. Mi havas 13 jaran filinon, kiu ankaŭ lernas Esperanton. Mi laboras en banko. Interesoj: aŭskulti kantoj kaj vojaĝi. Mi volas gastigi esperantistinoj. ****** Grupo de komencantoj Michel DIALUNDAMA (instruisto) Braza Esperanto-Centro Rue Bakoukouyas N°152 Ouenze-BRAZZAVILLE Republique du Kongo Ret-adreso: dialubourg @ yahoo.fr Bonvolu sendi poŝtkartojn aŭ paper-leterojn al la komencantoj de Brazaville, Kongo. Por ret-mesaĝoj metu la nomon de la lernanto en la tem-linio. - Sinjorino Hadja Awa Sila, 37 jara. - Sinjorino Samalo Jullie, 34 jara. - Sinjoro Kanika Benjamin, 32 jara. ****** Grupo de komencantoj Han Zuwu (instruisto) Guozhuangzi Mezlernejo Tianjin, Ĉinio. Ret-adreso: hanzuwu @ hotmail.com 36 gelernantoj deziras korespondi. ****** Grupo de komencantoj Dieter Menke (instruisto) Germanio. Ret-adreso: dieter.menke @ uni-bielefeld.de En ĉi tiu kompletlernejo estas gelernantoj 10 ĝis 12 jaraj. Mi serĉas samaĝajn infanojn, kiuj ŝatus recevi poŝtkartojn de miaj junaj Esperantistoj kaj emas respondi. ****** Charlotte W. Jensen Fagerheimsgt 22 0475 Oslo Norvegio Ret-adreso: nemi31 @ yahoo.com Mi estas 32-jara virino el Oslo, la ĉefurbo de Norvegio. Interesoj: legado, lingvoj, vojaĝado, historio kaj astronomio. Mi ŝatus renkonti miajn korespondantojn dum miaj vojaĝoj. Mi preferas ret-poŝton. ****** Pascal REBOURS 2, allée des biches 78170 la Celle Saint Cloud Francio Ret-adreso: scalp724 @ aol.com Mi estas 42 jara viro, eksedziĝinta, komencanto. Mi havas du geknabojn. Mi estas komerca inĝeniero. Interesoj: homa interkomunikado, lingvoj, kino, muziko, pentrarto. Mi akceptas korespondi ret-poŝte kaj paper-poŝte. Mi loĝas proksime de Parizo, la ĉefurbo de Francio. ****** Francisko Horaĉek Kachlikova 6, 635 00 Brno, Ceĥio Ret-adreso: frantisek.horacek @ volny.cz Mi estas 50 jara edziĝinta viro, progresinta, edukisto en handikapulejo. Interesoj: justa homa interkomunikado kaj interkompreno, filozofiaj konceptoj kaj opinioj. ****** Grupo de komencantoj Emmanuel Gamache (instruisto) Club d'Espéranto De Rivière-du-Loup 80, rue Frontenac Rivière-du-Loup Québec, Canada G5R 1R1 Retadreso: Mano_k2 @ hotmail.com Bildkarta Konkurso kadre de Esperanto-Kurso en Kanado. Okaze de la unua Esperanto-kurso de esperanto ĉe la Lup-Riviera kolegio, ni volus ricevi poŝtkartojn el la tuta mondo, unuavice por realigi al Esperanto-lernantoj, ke Esperanto estas grava tutmonda afero. Post legado, poŝtkartojn estos uzataj kiel pruvaĵoj de la uzebleco, universaleco kaj neŭtraleco de la lingvo per budoj kaj dum paroladoj kaj ĉefe por konigi Esperanton al aliaj gejunuloj. Sendu kuraĝigajn salutojn al ni. Ni sendos al la kvar pli belaj poŝtkartoj kanaĵigitan acersiropon kebekian. Limdato: 15 de marto 2003 ****** Koadjo AMEVOR B. P. 10 Notse, Togo Ret-adreso: amindas2001 @ yahoo.fr Mi estas 44-jara gitaristo, komponisto kaj kantisto de esperantlingvaj kantoj. Mi estas Direktoro de kultura centro en Notse. Interesoj: Lingvoj, muziko. Mi deziras konatiĝi kun muzikgeemuloj. ****** Véra Zaslawsky Ecole de La Grande Ourse La Chaŭ-de-Fonds Svislando Ret-adreso: grande-ourse1 @ swissonline.ch TTT-paĝo: http://www.grande-ourse.ch/ (france kaj esperante) Ni loĝas en Svislando, sur la monto Jura, en la urbo La Chaŭ- de-Fonds, apud la franca landlimo. Ni parolas france. Nia lernejo estas neŝtata lernejo. En ĝi estas: unu grupo komencanta unu grupo progresanta (ĉiuj aĝoj) unu grupo estas sufiĉe lerta. En tute estas 19 gerlernantoj de la 6-a je la 13-a. De du jaroj, ni serĉas grupojn, kiuj povus interŝanĝi ofte rete kun niaj gelernantoj. Ni preferus korespondantojn, kiuj parolas nek france, nek germane, nek angle (tiuj tri lingvoj estas instruataj en nia lernejo). ****** Stjepan Zarina Str. S. Kolara 27 HR 10410 Velika Gorica Kroatio Mi estas 58 jara viro. Interesoj: bildkartoj, simpla vivo de homoj. Mi preferas paper-poŝton. ****** Claus WINTERHOFF Neuss, Germanio Ret-adreso: c.cogitat @ t-online.de Mi estas 56 jara solulo, meza esperanto-kapablo, lingvisto, instruisto kaj tradukisto de la angla, franca kaj hispana lingvoj. Interesoj: lingvoj, vojaĝoj, beleco de naturo kaj arto (ĉefe muziko), inventspirito de la tekniko, komputilaĵo, filosofio, pripenso de la vivsenco, dume laika humanismo. Pli ol teoriumi mi ŝatas labori kun la manoj en miaj kampoj kaj herbejoj por flegi la arbojn kaj konservi la belan aspekton de la tereno. Mi volas korespondi per retpoŝto kun sciavidaj homoj, por interŝanĝi ideojn kaj pliscii de aliaj vivkondicoj. Mi invitus gegastojn, kiuj volus viziti Germanion. Ofte mi vojaĝas en malgranda loĝveturilo prefere tra Francio kaj aliaj najbaraj landoj. Mi loĝas proksime de Düsseldorf en la okcidenta Germanio. ****** Dorothea KAISER Wenzelstr.12 DE- 04600 Altenburg Germanio / BRD Ret-adreso: kaiser-altenburg @ t-online.de TTT paĝo: http://www.karapaco.de/ Mi estas 51-jara edzino. Mi laboras kiel financekonomistino. Interesoj: literaturo, amikeco kun aliaj homoj, vojaĝado, kuirado, gastigado de Esperantistoj. Altenburg troviĝas en Turingio proksime de Lepsiko (50 kilometroj), Vimaro (60 kilometroj) kaj Erfurt (80 kilometroj). ****** Hans-Georg KAISER Wenzelstr.12 DE- 04600 Altenburg Germanio / BRD Ret-adreso: kaiser-altenburg @ t-online.de TTT paĝo: http://www.karapaco.de/ Mi estas 48-jara edzo. Mi momente studas beletristikon kaj ĵurnalismon en akademio de Hamburgo. Mi estas esperantisto jam de multaj jaroj. Interesoj: literaturo, poezio, tradukado, B. Traven, amikeco, vojaĝado, muziko de Chopin, J. S. Bach, popolmuziko de Latin-Ameriko, gastigado de Esperantistoj. Altenburg troviĝas en Turingio proksime de Lepsiko (50 kilometroj), Vimaro (60 kilometroj) kaj Erfurt (80 kilometroj). ****** Mohamed GHARBI 54, Rue Hasnouna, N°:6 Tanger Maroko Ret-adreso: bagayogoo@yahoo.fr Mi estas 23 jara fraŭlo, komencanto, inĝeniero-studento. Interesoj: legado, filozofio, muziko. Mi serĉas geamikojn kiuj vidas la mondon malsame kaj malordinare. ****** Bharain MAC AN BHREITHIUN Belfast, Irlando. Ret-adreso: bharain @ btinternet.com Mi estas 29 jara viro, komencanto. Mi estas studento. Interesoj: arto, grafiko, poŝta arto, fari afiŝoj, tipografio, pent-arto, fotografo, lingvoj, celta kulturo, muziko el la tuta mondo, vojaĝoj, iri al diversaj kafejoj, legi pri artaj temoj, naĝi kaj biciclado. Mi serĉas korespondi kun geesperantistoj kiu amas la artojn. Belfasto estas urbo en nordorienta irlando. ****** Mark DIETRICH 1530 Grotto St. N. St. Paul, MN 55117 Usono ret-adreso: josquin88 @ earthlink.net Mi estas 35 jara, kaj mi estas komencanta esperantisto. Mi loĝas en St. Paul, la ĉefurbo de Minnesota, en Usono. Mi estas edzo, kaj mi loĝas kun mia edzino kaj niaj du katoj. Miaj interesoj estas kantado, muziko, novaj amikoj, kaj lerni pri homoj de aliaj landoj. Mi preferas paper-poŝton. ****** Daniel DAY Indianapolis, Indiana, Usono. Ret-adreso: BlueBeacon3 @ aol.com Mi estas 15 jara knabo. Interesoj: lingvoj, verki (poemojn, novelojn), muziko, enigmoj kaj uzi mian cerbon, kaj amuziĝi! Rakontu al mi pri kulturo de via lando. Mi rakontos pri Usono. La urbo Indianapolis estas la hejmo de la "Indy 500", kiu estas aŭtomobila kurado. ****** Maciej ZGONDEK Slowicza Strato 22 99-300 Kutno Polujo Ret-adreso: esperantisto@poczta.onet.pl Mi estas 15 jara knabo, komencanto, sed mi jam bone parolas la lingvon de Zamenhof. Interesoj: lingvoj, sporto (precipe volejbalo, teniso, korbopilko), vojaĝi kaj kolekti poŝtmarkojn. Mi volas simple ekkoni novajn geamikojn. Kutno estas malgranda urbeto en meza Polujo, proksime de Lodz kaj Varsovio. === Komencas la antaŭa listo (8a novembro 2002) ====== Elena JURKEVICH a/ja 15 Baranovichy-9 BY-225320 Brestskaja obl. BJELORUSIO Ret-adreso: elena.bel @ list.ru Mi estas 22 jara edziniĝinta virino, komencanta. Mi estas instruistino pri biologio kaj ekologio, sed nun mi laboras kiel ĵurnalisto. Interesoj: legado, naturo, korespondado, vojaĝado, kulturoj de diversaj landoj kaj popoloj. Mi tre ŝatas katojn, kolektas poŝtkartojn. Mi serĉas geamikojn kiuj ŝatas skribi longajn leterojn kaj interŝanĝi poŝtkartojn kaj poŝtmarkojn. Mi preferas paper-poŝton, sed ankaŭ povas korespondi ret-poŝte. Bjelorusio estas malgranda lando en Orienta Europo, ĝi estas eksrespubliko de SovetUnio. Baranoviĉi (170 000 loĝantoj) situas 200 km. oriente de Belostoko, kiu estas la naskiĝloko de Zamenhofo kaj Esperanto. ******* Jekaterina LIŜĈUK Puŝkin str., 72 u. Primorsk, prov. Zaporoĵja, Ukrainio, 72100 Ret-adreso: vintra_dormo @ mail.ru Mi estas 20 jara komencanto, studentino de pedagogia universitato (u. Berdjansk). Interesoj: lingvoj, libroj, muziko, naturo, montara turismo. ****** DE LA CONDAMINE Patrice 64490 Cette-Eygun, Francio. Ret-adreso: enclaves.libres @ wanadoo.fr Mi estas 47 jara viro. Mezkapablo en esperanto. Mi estas bibliotekisto kaj mi prelegas pri geopolitiko kaj veksilologio (lernado de la flagoj). Mi estas kristano. Mi verkas kaj mi publikigis poemojn. Mi verkas libretoj pri flagoj. interesoj: skribi, interŝanĝi ideojn kun aliaj popoloj, interŝanĝi opiniojn; geografio kaj historio; diskuti pri ĉiutaga vivo: socio, religio, filozofio; lingvoj, Afriko, poezio; lernado de la historio de standardoj. Cette-Eygun estas vilaĝo en Sudokcidento de Francio, proksime la urbo de Pau, en la montoj Pyreneoj. ****** Tereza HORVÁTHOVÁ numero 216 Sarovce SR 93552 SLOVAKIO Ret-adreso: tercsihay @ freemail.hu Mi estas 21 jara studentino de slovaka lingvo, kultura manaĝerado, teologio en universitato en Budapesto. Interesoj: lingvoj, muziko, vojaĝoj en eksterlando, ludi orgenmuzikon, lingvoinstruado. Mi ŝatus ekkoni la ĉiutagan vivon de studentoj, junuloj kaj mezaĝuloj. Mi volonte ĉiĉeronas la korespondamikojn en Budapesto kaj gastigos en Slovakio. ****** Miĥail KOLODIN Sankt-Peterburgo, Rusio. Ret-adreso: myke @ mailru.com TTT-paĝoj: http://myke.da.ru http://www.computer.edu.ru/eo/ Mi estas 34 jara viro, komencanto. Interesoj: lingvoj, libroj, aŭtora kanto, informadiko, vojaĝado, petveturade, psikologio, malordinara vivmanieroj, naturismo. Iufoje mi povas akcepti gastojn hejme. Mi korespondos nur ret-poŝton. Sankt-Peterburgo estas la dua plej granda urbo de Rusio. ****** Nataniele Paghini Milano, Italio. Ret-adreso: nataniele_paghini @ hotmail.com Mi estas komencanto. Mi estas teknikisto de akv-elpurigoj. Interesoj: kendo, budismo, ŝako, scienc-fikcia literaturo. ****** Kyendamina Mukeba Cleophace Zambio Ret-adreso: kyema2002 @ yahoo.com Mi estas viro, kongolandano loĝanta en Zambio de 1996. ****** Luke Williamson 15 Barcheston Road Cheadle, Cheshire SK8 1LJ, Britio Ret-adreso: l.williamson @ myrealbox.com Mi estas 13 jara viro, komencanto. Interesoj: Lingvoj, rajdi biciklojn, vojaĝado, la reto, muziko. Mi volas korespondi kun gejunuloj. Cheadle estas apud Manĉestro, 300 kilometroj de Londono. ****** Kristoforo Alano TESSONE Knox College Box 1504 2 East South Street Galesburg, IL 61401 Usono Ret-adreso: tessone @ polyglut.net Mi estas 20 jara studento kaj progresanto. Mi havas esperantistan fianĉinon. Interesoj: Lingvoj, matematiko, kino, literaturo (rusa kaj esperanta), kaj klasika muziko. Mi loĝas en dormejo en la kolegio Knox en la urbo Gejlzburgo. Gejlzburgo distancas 315 kilometrojn de Ĉikago. Mi serĉas korespondantojn ĉefe de Azio, Afriko, kaj Mez-Oriento. Mi loĝis en Rusio kaj amas ĝin, mi naskiĝis kaj nun loĝas en Usono. === Komencas la antaŭa listo (11a oktobro 2002) ====== Grupo de komencantoj en Brazzaville, Kongo, Afriko, deziras korespondi kun esperantistoj de la tuta mondo. Michel DIALUNDAMA Braza Esperanto-Centro Rue Bakoukouyas N°152 Ouenze-BRAZZAVILLE Republique du Kongo Bonvolu sendi poŝtkartojn aŭ paper-leterojn al la komencantoj de Brazaville, Kongo. Michel DIALUNDAMA estas la instruisto. ****** Zuzanna Jeziorska ul. Biedronkowa 17/39 91-358 Lódz Pollando fenikspl @ interia.pl Mi estas 49 jara virino. Mi estas komencanta esperantistino. Mi laboras kiel edukantino en eduka centro. Interesoj: psikologio, medicino, geologio, literaturo, kulturo, lingvoj. Mi deziras korespondi per paper-poŝto kaj ret-poŝto. ****** Michael HEATH Snow Hill, NC. Usono. Ret-adreso: chocolate_star_fish @ msn.com Ret-adreso: gcdude @ myrealbox.com Mi estas 17 jara fraŭlo, kristano, komencanto. Interesoj: komputiloj, muziko, muzikiloj, teniso. Snow Hill estas urbeto 70 mejloj ekster Raleigh. ****** Ville KORHONEN Oulu, Finnlando. Ret-adreso: ville.korhonen @ gmx.net Mi estas 22-jara viro. Mi estas kristano. Mi studas elektroteknikon en la universitato de Oulu kun varia sukceso. Interesoj: pinglotruetfotografado, kristanismo. Oulu estas urbo de 120 000 loĝantoj en la norda parto de Finnlando. ****** Pablo BUSTAMANTE Santiago, Ĉilio. Ret-adreso: pbustamante @ bdd.cl Mi estas 30 jara komencanto, fraŭlo sed baldaŭ edziĝinta. Mi estas financa inĝeniero. Interesoj: matematiko, kino kaj vojaĝoj. Santiago estas la plej granda urbo de Ĉilio, Sud Ameriko. ****** Malte MILATZ Cusanushof 32 41812 Erkelenz Germanio Ret-adreso: malte.milatz @ epost.de Mi estas 14 jara lernejano, komencanto. Interesoj: Gitaroludi (klasiko kaj "jazz"), tabloteniso (kiel postulema sporto), veli, informadiko, fiziko. Mi preferas ret-poŝton. Erkelenz estas urbeto en okcidenta Germanio, inter Kolonjo (K"oln), D"usseldorf kaj Aachen. ****** NAVIN LAL Shrestha G. P. O. Box 11753 Kathmandu Nepal Ret-adreso: navinlsrs @ hotmail.com Interesoj: fotoj, jurnaloj, lingvoj, bildkartoj, komputiloj, legado, vojaĝoj.. Mi deziras korespondi tutmonde (aĝo ne gravas) Mi preferas paper-poŝton. ****** Wladimir COVAS La Cruz strato numero 17 Tenerife Kanaria Insularo 38120 Hispanio Ret-adreso: Wladimir @ latinmail.com Mi estas 29 jara, komencanto. Mi estas komputilisto sed studas por esti fajrstingisto. Interesoj: kostumoj el aliaj landoj, Flight Simulator. Mi serĉas komencantoj ĉefe el Azio, sed ankaŭ el tuta mondo. Tenerife estas la plej granda insulo el Kanaria insularo, ĝi estas 1928 km2 granda, kanaria insularo estas en 28 latitud norda kaj 16 longitud West. Estas sep ĉefaj insuloj kaj aliaj 5 insuletoj. ****** Dominique Vieira Rua H-96 quadra 167 lote 18b Cidade Vera Cruz Ap. de Goiânia-go 74936-490 Brazilo Ret-adresso: guardiaodoportal2 @ bol.com.br Mi estas 21 jara fraŭlino, universitatano pri historio. Mi studas Celtas-on kaj SAINT-Patrick-on. Mi amas mezepokan historion kaj mi amas Irlandon. Mi deziras korespondantojn el Irlando. ****** Tomás BARRIGA SÁNCHEZ C/ Pío Baroja, 28 10310 Talayuela, "Cáceres" Hispanio Ret-adreso: tomasbarriga85 @ hotmail.com TTT paĝo: http://groups.msn.com/ESPERANTO/_homepage.msnw?pgmarket=es-es Mi estas 37 jara viro, komencanto. Interesoj: radioamatoroj. Mi serĉas geamikoj de aliaj landoj. ****** Dagmar TIMMRECK Berlino, Germanio. Ret-adreso: dagmar @ sfb288.math.tu-berlin.de Mi estas 27 jara virino, komencanto. Mi havas edzon kaj 2 jara filon. Mi estas matematikistino. Interesoj: lingvoj, muziko (mem fari kaj aŭdi), pens-ludoj. Mi deziras korespondi per ret-poŝto. ****** Barbara ACERANTI Romo, Italio. Ret-adreso: barbara.aceranti @ libero.it Mi estas 20 jara virino, komencanto. Mi estas lernantino, de novembro mi frekventos la unuan jaron ĉe la universitato pri Lingvoj kaj Internaciaj Komunikoj. Interesoj: homa interkomunikado, vojaĝoj, legado, aŭdi muzikon. Mi deziras koni kutimojn de aliaj landoj. ****** Erik WINSOR 625 W. 27th Ave. Kennewick, WA 99337 Usono Ret-adreso: Vampyre625 @ aol.com Mi estas 21 jara viro, komencanto. Interesoj: teatro, muziko, legi, lingvoj, historio, lernejo. Mi loĝas en Kennewick, en sud-orienta Washington-ŝtato en Usono. Mi preferas paper-poŝton, sed akceptos ankaŭ ret-poŝton. ****** Marta Alonso Gutiérrez Malecón 659 bajos entre Belascoain y Gervasio 10200 Ciudad de la Habana Cuba. Ret-adreso: kubesp @ ip.etecsa.cu Telefonnumero: 870 8629 Mi estas 57 jara virino, instruisto pri Hispana lingvo, mi volonte instruas Esperanton. Mi estas financistino de la Nacia Estraro de Kuba Esperanto Asocio. Interesoj: ĉio kiu rilatas al la vivo de la homoj, la naturo, turismaj lokoj tra diversaj landoj, metodoj por instrui Esperanton. Mi volas korespondi per retpoŝto aŭ paperpoŝto. ****** Irina ŜMYGOLJ Strato de Bajan, 6-25 Poltavo 36002, Ukrainio Ret-adreso: marketing @ pntu.pi.net.ua Mi estas 36 jara fraŭlino. Mi havas fakojn de instruisto kaj ekonomiisto (librotenisto), mi laboras en Poltava Nacia Teknika Universitato, en marketa sekcio. Interesoj: homa interkomunikado, filozofio de "Agni-Joga", pentrado de Nikolaj Reriĥ, vojaĝoj, ludo per gitaro (iomete povas ludi, ne profesie), studado. Mia urbo Poltava estas fama pro venko de caro de Rusio Pjotr 1-a en Noda milito kontraŭ svedanoj dum komenco de 18a jarcento. Poltava troviĝas en centro de Ukrainio. Mi ŝatus korespondi per ret-poŝto. Se vi serĉas respondon al demando por kio ni vivas, mi tre volus korespondi kun vi. ****** Ederson Florencio Ribeiro R: Zeferino Costa 599 Bairro: Santa Terezinha Franca, So Paulo, CEP: 14409-298 Brazilo Ret-adreso: verdafraulo @ hotmail.com Mi estas 18 jara fraŭlo, komencanto. Interesoj: komputiloj, novajn amikoj. ****** Luís Ladeira Amadora, Portugalio. Ret-adreso: luisladeira @ portugalmail.pt Mi estas 51 jara viro, edziĝinta, komencanto. Mi estas filozofio instruisto. Interesoj: legi filozofio kaj literaturo de fikcio, verki fikcion, paroli pri edukado. Amadora estas urbo apud Lisbono, la ĉefurbo de Portugalio. ****** Behrooz ARIAN Ŝirazo, Farso, Irano. Ret-adreso: amiko @ asia.com Mi estas 28 jara fraŭlo, komencanto. Mi estas Angla instruisto. Mia gepatra lingvo estas Persa, mia dua lingvo estas la angla, kaj Esperanto estas la tria. Mi ankaŭ lernas la germanan. Interesoj: Lingvoj, bildoj, kino, interreto kaj muziko. Mi loĝas en Ŝirazo, la granda urbo de Irano. ****** Michel Arlès 8 Rue des Lapins F01600 Trévoŭ Francio Ret-adreso: michel.arles @ freesbee.fr Mi estas 66 jara viro, komencanto. Mi estas pensiulo kaj havas veturilon. Interesoj: homa interkomunikado, vojaĝado, matematiko, fisiko, politiko, lingvoj. Trévoŭ estas urbo proksime de Lyon, la dua pli multhoma urbo en Francio. ====================================== ****** E K S ****** Aliaj korespondservoj kaj babilejoj: Por babili kun aliaj esperantistoj. ICQ listo Esperanto: 470 gesamideanoj el 53 landoj (23 feb 2002) http://esperanto.digiweb.com.br/icq/icqlisto.htm La Listo "Esperanto" elektis ICQ'on kiel preferatan komunikilon inter siaj membroj. ICQ permesas al siaj anoj interbabili kiel ajn ili volas kaj ebligas al ili interŝanĝi ideojn, diskuti pri similaj interesoj aŭ io ajn. ****** Por voĉe-babili kun aliaj esperantistoj per "PalTalk". http://PalTalk.com Post la instalado, iru al "Groups" (grupoj) Poste elektu: By Language / Nationality / Other (lingvo, gento, alia) Esperanto Internacia http://www.esperantointernacia.com/ ****** Koresponda Servo Mondskala BP 6 55000 Longeville en Barrois FRANCIO ****** Koresponda servo, China Esperanto-Ligo, Baiwan Zhuang Lu 24 Hao, Fucheng Men Wai, Beijing, Chinio, CN-100037. ****** EVENTOJ La plej ofta internacia Esperanto-gazeto http://www.eventoj.hu/ RET-INFO Retpoŝta Esperanto-novaĵservo http://www.eventoj.hu/ret-info.htm Scienc-Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB http://www.eventoj.hu/steb/index.htm Plena kalendaro de ĉiuj Esperanto-aranĝoj http://www.eventoj.hu/kalendar.htm Laszlo Szilvasi ret-info @ esperanto.org eventoj @ esperanto.org Eldonejo LINGVO-Studio / Eventoj en la Budapeŝta Esperanto-Domo Leiningen u. 4, Budapest, HU-1193 Hungario. Poŝta adreso: pk. 87, HU-1675 Budapest, Hungario. Telefono/fakso: 282-88-85 ****** RetoKlubo ****** Ĉu vi scias ke ekzistas RetoKlubo por infanoj kiuj lernas esperanton kaj volas korespondi per la reto kun aliaj infanoj? Ili ŝatus havi pli da anoj en la klubo - eble vi konas infanojn kiuj ŝatus aliĝi. La retadreso estas jene: http://www.geocities.com/EnchantedForest/2755/gastklub.html ****** E K S ****** Se via nomo ne estas en la listo aŭ se vi volas malsaman anoncon, bonvolu sciigi min. (Bonvolu aldoni "EKS" al la temlinio!) EKS afiŝos la novan liston en soc.culture.esperanto la duan vendredon de ĉiu monato, kaj du aŭ trifojoj monate en la paĝo http://members.aol.com/enrike/ekspeto.htm Jen sube la informoj, kiujn vi sendu al mi. Se vi volas ellasi kelkajn, faru tion, sed nepre metu vian nomon, la nomon de via urbo kaj lando, kaj la provincon aŭ ŝtaton se necese. Por paper-poŝto metu vian tutan adreson. Bonvolu uzi la "x" sistemon (ĉ ĝ ĥ ĵ ŝ ŭ). Skribu Esperante. nomo (familia nomo majuskle) personaj informoj, aĝo, sekso, Esperanto-kapablo, interesoj adreso (ret-poŝte kaj/aŭ paper-poŝte - vi povas indiki preferon) urb(et)o, ŝtato, provinco, lando, proksimeco al konata urbo aŭ loko. --- Enrique ELLEMBERG, kunordiganto de la Esperanto Koresponda Servo, EKS. (NEPRE!! metu "EKS" sur la tem-linio [subject]) (sen la spacoj) Mi ne plu loĝas en Albany, NY. USA (Usono) Nun mi estas "senhejmulo" en Kalifornio serĉanta domon iomete sude de San Francisco. *** E K S *** fino *** -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=hobioj.kor http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com